El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

"Amplifiki" rekuniĝos surscenejen okaze de la IJF 2014

| 2014-03-21
Bookmark and Share

    Amplifiki, historia esperanta rok-grupo, rekuniĝos surscenejen okaze de la IJF 2014 de Castelsardo (Italio)!

 

    Oni konsideras ilin la pioniroj de la rok-muziko esperanta, la unuaj kiuj ek verkis kaj komponis originajn kantojn utiligante nurnure la amatan lingvon internacian. Iliaj kantoj akompanis la vesperojn de nenombreblaj festantoj kaj al ili oni ŝuldas la naskigon kaj sekvantan kreskon de la moderna muzika e-kulturo; tiu kiu ĉiujare vivigas la noktojn de la multaj internaciaj festivaloj organizataj en ĉiu parto de la mondo.

 

    Preskaŭ 20 jarojn post sia lasta albumo, malgraŭ la brila unuopa kariero kiun pluhavis kelkaj el ĝiaj historiaj anoj dum la posteco, Amplifiki unuafoje eksterordinare rekuniĝos okaze de la baldaŭa Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2014, en Kastel' Sarda (Castelsardo).

 

    La rekuniĝo de Amplifiki sub la ĉielo de Sardujo estas la pinto de IJF kiu sin anoncas kiel tre vigla kaj stimula. Kim J. Henriksen, Bertil Wennergren, Micke Englund, Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Roma: la 6 originaj anoj de Amplifiki pretas denove sin engaĝi ĉiujn kune en tiu ci defio por dancigi ĉiujn partoprenantojn de la IJF 2014 dum tiu kiu aspektas kiel estonti neforgesebla nokto.

 

(el disvastigo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments