Bongkoncerto en la antikva Pekino
de Pietro Fiocchi
Ĉe Houhai homoj ludas afrikajn bongojn |
Kiel eble plej ofte mi promenas tra la tradiciaj stratetoj (hutong) de Pekino, kiuj kvankam laŭdire multe malaperis, estas ankoraŭ sufiĉe multnombraj por ĝui iom da tiu aparte fascina etoso. Ili estas dislokitaj en malsamaj lokoj de la urbocentro, ĝenerale ene de la metroa linio 2. Tie ĉiu kvartalo havas sian porcion da hutongoj, kie staras la tipaj grizaj dometoj.
Dum miaj promenadoj, finsemajne aŭ vespere kiam la vetero tion permesas, mi tiom avide observis kaj atente notis en mia kajero pri ĉiu vojeto kaj ĝiaj etaj restoracioj kaj vendejoj kie oni povas trovi ĉiajn varetojn, ke nun mi jam iĝis preskaŭ fakulo pri hutongoj.
Antaŭ ne longe dum sunega dimanĉo mi piediris de Ping'anli ĝis la lago de Houhai tra aro da novaj kaj malnovaj hutongoj, kelkaj el ili turismaj, aliaj preskaŭ tute forgesitaj de la vizitantoj, tamen vere fascinaj, kvazaŭ integraj memoraĵoj de iu antaŭa tempo.
Elirinte de iu strateto mi vidis antaŭ mi grupeto da homoj, kiu dum kelkaj minutoj iĝis pli kaj pli granda. Ili estis ludantaj afrikajn bongojn en iu placeto ĉe la lago. En la centro du el ili donis la ritmon kaj la aliaj sidantaj ĉirkaŭe sekvis. Eĉ unu knabineto, akompanata de sia patrino, alvenis kaj sidiĝinte en la rondo ekkomencis bati sian tambureton, eble iom tro gentile.
Tiu ritma sono kreskis, fariĝis altega kaj profunda, ĉar unu post la alia aldoniĝis bongistoj, partoprenantaj la muzikan feston. Ĝi estis elvokiva okazo, kvazaŭ alvoko al kolektiva preĝo.
Tian sunan kaj sonan etoson mi ĝuis preskaŭ du horojn, sidante tie, en tiu ero de antikva, kolora Pekino.