El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalendaro>

Esperanto-programo de la kastelo Greziljono en majo, julio, aŭgusto kaj oktobro

| 2014-03-19
Bookmark and Share

    2014-apr-26/maj-03

 

    PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kun Radojica Petrović el Serbujo, Christophe Chazarein el Okcitanujo kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo.

 

    2014-maj-03/04

 

    PRINTEMPaS: Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1)

 

    2014-maj-08/11

 

    Ĥorrenkonto de Interkant' plu kun Zdravka kaj Maja, kontakto per manjo.clopeau@gmail.com.

 

    Muzika komedio La Eta Arturo kun Isabelle Nicolas, kontakto per isabelle.nicolas2@gmail.com.

 

    2014-maj-11/17

 

    Renkonto de rememoroj kaj rakontoj inter malnovaj esperantistoj kaj / aŭ iamaj gastoj de Greziljono.

 

    Ĉiu rakontas siajn anekdotojn, pri Greziljono kaj Esperantujo; oni kune verkas belan tekstaron por eldoni ĝin kiel Kultura Kajero.

 

    Krome kantado kun Jean-Luc, libro-bindado kun Caroline, promenado tra la parko.

 

    2014-jun-29/jul-06

 

    Turisma semajno: tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj.

 

    Gvidos en Esperanto: Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, laŭ tiu programo.

 

    Esperanto-kurso, kantado kaj dancado kun Jean-Luc Kristos.

 

    2014-aŭg-01/09

 

    Sennacieca semajno alternativa, SAT-antaŭ-kongreso.

 

    Prelegserio pri korea natura kuracado kun Junĉjo, pri rusa pentrarto, surrealismo kaj kubismo kun Nina.

 

    Cseh-kurso kun Luz, paroliga kurso kaj teatraĵoj kun Nina, posttagmezaj ekskursoj al regionaj vidindaĵoj.

 

    2014-aŭg-09/17

 

    Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, SAT-Infankongreseto.

 

    Por infanoj: fari pupojn kaj manlaborojn kun Nicky, krei maskojn kaj grup-ludilojn kun Rolande.

 

    Esperantokursoj kun Jean-Luc kaj Luz, koncerto kaj folk-bala dancoprogramo kun Kapriol'.

 

    2014-okt-24/nov-02

 

    AŬTUNE : La komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj.

 

    Kursoj, koncertoj, promenado, skoltado, ludoj kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto.

 

    Vidu la agendon: gresillon.org/agendo.

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    Kontakto:

 

    MCE -- Esperanto-KulturDomo

    Chateau de Gresillon

    St. Martin d'Arce

    49150 BAUGE-EN-ANJOU

    France

    Telefono: +33 2 41 89 10 34 (repondilo)

    Retpoŝto: kastelo ĉe gresillon.org

    alikaze al: Gresillon-informas +unsubscribe@googlegroups.com.

 

(Sekretario de la Esperanto-KulturDomo )

Redaktoro: Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments