El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Mia KER-ekzameno en Ĉinio

| 2014-03-18
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


Mi kun Lisa (maldekstre) kaj Juana 

 

    Finfine mi ekzameniĝis kaj trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C1. La atestilo de Eŭropo estis sendita al Ĉinio al profesorino Arko kaj ĝin transdonis al mi Lisa kaj Juana, du ĉinaj lertaj esperantistinoj.

 

    Ni renkontiĝis antaŭ kelkaj tagoj sabate posttagmeze en la kafejo de la Pekina Lingva Universitato kaj kiam de ili mi ricevis mian atestilon mi estis vere ĝoja, kzazaŭ mi akiris esplordoktorecon ĉe prestiĝega universitato. Tian feliĉon ŝajne oni ne povas facile kundividi, eĉ kun esperantistoj. Iu samideano mokante min diris: "Bonege, nun per tiu atestilo vi povas konkeri la mondon!". Ne gravas, sed mi pensis, ke se tiel reagas esperantistoj al niaj aferoj, kiel povus reagi homoj ekster la Movado?

 

    Mi ĉiam konsideris la KER-ekzamenon kiel nepran etapon, antaŭ ol ekzameniĝi la preskaŭĉiutaga preparado estis kvazaŭ intelekta pilgrimado, ĝia atestilo estas grava celo, kiu diras al mi, ke pli malpli sufiĉe bone mi scipovas Esperanton, kiun mi aparte amas. La fama verkisto Fernando Pessoa asertis: "Mia hejmlando estas la portugala lingvo". La rilato kun iu lingvo, foje denaska foje iu ajn alia, povas fakte esti tre profunda. Tian senton mi havas al Esperanto, ĝiaj interna ideo kaj perspektivoj.

 

    Mi estas tre dankema kaj al s-ro Giorgio Denti, prezidanto de la Esperanto-Klubo de Romo, kiu antaŭ iom da tempo atente kaj pacience instruis al mi la internacian lingvon kaj al EPĈ, kie ĉiutage dum unu jaro mi povas vivi en aktiva kaj grava ero da profesia Esperantujo.

 

    Mi ekzameniĝis en la Zaozhuang-a Universitato dum la 10a Ĉina Esperanto Kongreso, agrabla evento, dum kiu mi havis la ŝancon konatiĝi kun granda parto de la ĉina esperantistaro, mi ekscii rekte de ili tion, kio signifas Esperanto por ili, kiajn atendojn ili havas. Ĝenerale ili strebas al amikeco kun alilandanoj per relative facila kaj aparte fascina lingvo.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments