El Popola Ĉinio>头条新闻>

Krimeo finis sian peticion por aliĝi al Rusio

| 2014-03-18
Bookmark and Share


Krimeaj popolanoj celebras la voĉdonon en la vespero, tenante la nacian flagon de Rusio.  

 

    Laŭ la raportoj de rusaj amaskomunikiloj faritaj en la 17-a de marto, Rustam Temilgaliyev, la unua vicĉefministro de Krimeo, diris, ke la krimea parlamento jam finis la peticion por aliĝi al Rusio en la konferenco okazinta en tiu ĉi tago.

 

    Rustam Temilgaliyev diris: "La parlamento okazigos la konferencon je la 10-a horo lunde, en ĝi ni resumos la voĉdonon kaj faros peticion por aliĝi al Rusio."

 

    Li klarigis: "Ni devas komenci la politikan procezon por unuiĝi kun Rusio, tio bezonas la decidojn faritajn de la rusa Dumao, la rusa komitato kaj la rusa prezidento."

 

    Krimeo okazigis publikan voĉdonon en la 16-a de marto (laŭ la loka tempo) por ke la popolanoj decidu ĉu Krimeo aliĝu al Rusio. Rilata oficisto de Krimeo anoncis tiutage, ke la nekompleta rezulto de la voĉdono montris ke ĉirkaŭ 95.5% da voĉdonantoj subtenas la aliĝon al Rusio. Sed samtempe la voĉdono estas akre kritikita de Usono kaj Eŭropo.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments