El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas Malajzion plifortigi la serĉadon de MH370

| 2014-03-17
Bookmark and Share


Ĉinaj militŝipoj en serĉado en maro  

 

    La 16-an de marto la aviadilo MH370 de la Malajzia Aviada Kompanio malaperis 9 tagojn. Tiu-tage Guo Shaochun, estro de la komuna laborgrupo de la ĉina registaro, diris en Kuala-Lumpuro, ke Ĉinio urĝos Malajzion grandigi kaj difini la sferojn por serĉado kaj plifortigi la serĉadon. Malajzio anoncis tiu-tage, ke la landoj, kiuj partoprenas en serĉado, multiĝis de 14 al 25.

 

    Guo Shaochun diris, ke la laborgrupo donis altan atenton al la plej novaj informoj pri MH370 donitaj de la Malajzia Aviada Kompanio. Ĝi postulis, ke Malajzio liveru al Ĉinio pli kompletajn kaj pli precizajn informojn, kaj urĝos Malajzion grandigi kaj difini la sferon por serĉado kaj plifortigi la serĉadon laŭ la plej novaj statoj. Ĉinaj fakuloj pri civila aviado jam atingis Kuala-Lumpuron por helpi Malajzion fari enketadon.

 

    En la sama tago Guo Shaochun kaj Huang Huikang, ĉina ambasadoro al Malajzio, renkontiĝis kun la ĉefa plenuma oficisto de la Malajzia Aviada Kompanio kaj postulas, ke la kompanio daŭre prenu sur sin respondecon, respektu dezirojn de la familianoj de la ĉinaj pasaĝeroj sur la aviadilo, bone prizorgu kaj konsolu ilin. Guo kaj Huang diris, ke Ĉinio daŭre kunordigos kaj helpos laborojn de la kompanio.

 

    Posttagmeze de tiu tago kelkaj laborantoj de la laborgrupo refoje vizitis familianojn de pasaĝeroj, demandis iliajn postulojn kaj transdiris al ili la informojn pri komunikado kun la Malajzia Aviada Kompanio.

 

    Laŭ konigo de He Jianzhong, direktoro de la Ĉina Centro por Surmara Serĉado kaj Savado, ĝis la 18-a horo de la 15-a de marto la ŝercaj fortoj de Ĉinio faris senĉesan serĉadon en rilataj marareoj dum pli ol 150 horoj, serĉis marareojn de 89 052 kvadrataj kilometroj kaj esploris marareojn de 8 441.3 kvadrataj kilometroj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments