El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazos en Nepalo Speciala Ekskurso

| 2014-03-17
Bookmark and Share

    La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) anoncas 12-tagan specialan ekskurson de la 6a ĝis 17a de marto 2014.

 

    Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon en ĉiu dua jaro (ĉi-jare ni okazigis la 10an). La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne eblas al ĉiuj aĝgrupoj.

 

    Multaj samideanoj volas viziti Nepalon sed timas tian marŝadon. Ĉi-foje ni okazigos do ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj atingeblajn per buso kaj sub belaj pejzaĝoj inkluzive la famajn montarojn videblajn en Pokhara, Katmanduo, Ĉitŭan Nacia Parko, Lumbini, Palpa kaj Pokhara.

 

    La nepala Esperanto-movado kreskas pli kaj pli, sed se ĉiuj anoj de NEspA ne povas viziti eksterajn landojn pro la kosto, almenaŭ eblas inviti amikojn el aliaj landoj tien ĉi. Kaj tio montriĝis fakte efika programo. La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke.

 

    Nepalo estas ebria miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj.

 

    Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, la malpli altaj montoj en la mezo kaj bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de ambaŭ tre diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si mem. La lando havas preskaŭ 28 milionojn da homoj, parolantaj 125 lingvojn aŭ dialektojn.

 

    Okdek procento de la nepala popolo sekvas hinduismon, sed la lando estas oficiale sekulara, kaj fakte lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinath en Katmanduo estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas proprajn diojn.

 

(el esperanto.org.np)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments