El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 100 fremdlandaj fakuloj plantis arbojn en Hubei

| 2014-03-14
Bookmark and Share


Fremdlanda fakulo gluas etikedon sur la arbeton ĵus plantitan. 

 

    La 12-a de marto estas Arboplanta Festo de Ĉinio. Tiu-tage 103 fakuloj el Usono, Britio, Germanio, Malajzio kaj aliaj 15 landoj plantis arbojn en la "Amika Bosko de Fremdlandaj Fakuloj" en la ekologia ĝardeno de Hubei-provinco de Ĉinio. Malgraŭ pluveto ili plantis pli ol 600 kamforarbojn kaj dolĉajn osmantojn en malpli ol 2 horoj.

 

    Post planto de ĉiu arbo, fakuloj atenteme gluis sur ĝin etikedon kun skriboj pri siaj nomo, ŝtataneco kaj laborunuo.

 

    Fakulo el Malajzio diris: "La arboplantado, en kiu partoprenis amikoj el aliaj landoj, estas tre bona por ekologia medio." Fakulo el Rusio diris: "En Rusio ne estas difinita arboplanta festo. Nuntempe la media problemo estas fokuso atentata de diversaj landoj. Arboplantado kaj forstumado utilas al plibonigo de la medio. Mi esperas, ke pli multaj landoj kiel Ĉinio difinos iu tagon, en kiu oni disvastigas arboplantadon kaj mediprotektadon."

 

    Laŭ konigo, en la jaro 2001 Hubei-provinco starigis la unuan "Amikan Boskon de Fremdlandaj Fakuloj". Dum la sekvaj pli ol 10 jaroj, pli ol 1 600 fremdlandaj fakuloj pri kulturo, eduko, ekonomio kaj teknologio partoprenis en arboplantado kaj plantis ĉirkaŭ pli ol 11 mil arbojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments