El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Tria tutmonda konferenco pri instruado de Esperanto

| 2014-03-12
Bookmark and Share

de Mireille Grosjean (Prezidanto de ILEI, Prezidanto de la Kolokva Organiza Komitato)

 

 

    La unua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927.

 

    Tia evento devas esti lanĉita de ŝtato. La invito iras al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno. Apogante sin sur la du rezolucioj de UNESKO kaj sur leĝpropono favora al Esperanto aprobita en 2009, la kantono Neuchâtel decidis inviti ĉiujn ŝtatojn; en la kantono troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie ekzistas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015.

 

    Tiu agado kaŭzos, ke en ĉiu ŝtato de la mondo venos al la registaro invitletero. Do la registaro devos esplori, informiĝi, ĉu Esperanto estas instruata sur ĝia teritorio. Tio estas unu el la plej pozitivaj aferoj en tiu kolokvo.

 

    Tiu konferenco celas analizi la nunan staton de la instruado de Esperanto en la mondo kaj la eblojn firmigi ĝian agnoskon kaj disvastigon en la diversaj instrusistemoj. La organiza komitato intencas inviti lokajn fakulojn, por ebligi interŝanĝojn inter movaduloj kaj la ĝenerala publiko.

 

    ILEI estas la organizanto de la konferenco.

 

    Lingva aspekto: se la prelego estos en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperos en Esperanto kaj inverse.

 

    Tutcerte multaj esperantistoj partoprenos por sekvi tiajn altnivelajn interŝanĝojn. Ĉu la ŝtatoj sendos edukministron el la ĉefurbo aŭ sendos kulturan ataŝeon, kiu dum la tuta jaro loĝas en Berno, nenio certas. Ĉu ili entute interesiĝos pri tiu evento, eble, eble ne. Tamen la invito jam efikos informcele.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el La Balta Ondo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments