El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Internacia Drama Festivalo de Cao Yu

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Afiŝo de La Tetrinkejo 

 

    La 11an de marto en Tianjin inaŭguriĝis la Internacia Drama Festivalo de Cao Yu. En la venontaj tri monatoj 14 klasikaj verkoj el Ĉinio, Rusio, Germanio kaj Pollando estos prezentitaj en la Tianjin-a Granda Teatro.

 

    Tianjin estas unu el la luliloj de moderna dramo de Ĉinio. S-ro Cao Yu, fontinto de la ĉina dramo, kiu naskiĝis kaj kreskis en la urbo, lernis la rudimentajn sciojn de dramo. Oni prezentis La Tetrinkejon en la inaŭguro de tiu unua internacia drama festivalo en Tianjin. La dramo kun monumenta signifo en la ĉina historio de dramo estis prezentita de la Pekina Popola Arta Teatro.

 

    La dramo La Malalta Tavolo, kreita de Maxim Gorky en la jaro 1902 kaj ludita de la Gorky-a Arta Teatro el Rusio, debutos en la festivalo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments