El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Vintraj Paralimpikoj en Soĉio

| 2014-03-10
Bookmark and Share


Ĉina delegacio 

 


Prezentado en la inaŭguro 

 

    Vespere de la 7a de marto rusa prezidento Vladimir Putin anoncis malfermiĝon de la 11aj Vintraj Paralimpikoj en la stadiono Fisht Olympic, Soĉio.

 

    Dum varmaj huraoj de 40 mil spektantoj sinsekve eniris en la stadionon pli ol 1600 sportistoj kaj membroj de delegacioj el 45 landoj kaj regionoj. La ĉina delegacio konsistanta el dek membroj partoprenos en konkursoj de trakampa skiado kaj rulseĝa glitŝtono.

 

    Dmitry Chernyshenko, prezidanto de la Organiza Komitato de la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj, kaj Philip Craven, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, faris parolojn en la inaŭguro.

 

    Chernyshenko diris, ke danke al la Paralimpikaj Ludoj Soĉio fariĝis la unua urbo en Rusio, kiu efektivigis la planon de senbara alireblo, kaj fariĝis modelo por aliaj regionoj de Rusio. Vintraj Paralimpikoj komencis "senbaran" historion por Rusio, kaj lernigas la homojn rilati al aliaj pli sincere.

 

    Craven diris, ke en la venontaj kelkaj tagoj oni vidos altnivelajn sportajn ludojn pro miriga eltenemo, elstara lerteco kaj tutforta klopodo de la sportistoj.

 

    Preskaŭ 550 sportistoj konkuros en 72 disciplinoj de 5 sportoj, ekzemple alpa skiado, biatlono, trakampa skiado, rulseĝa glitŝtono kaj sled-hokeo. La nombro de delegacioj kaj tiu de oraj medaloj estas rekordaj ĉifoje.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments