Pekinaj babiladoj kun mia amiko Pedro el Kubo
de Pietro Fiocchi
"Tiaj estas la ĉinoj!" asertas Pedro ĉiufoje por nete kadri liajn efikajn klarigojn pri aspektoj de kulturo, kiun li konas ja pli bone ol mi. Pedro Lago Guerra el Santiago de Kubo estas ĵurnalisto, fakulo pri komunikado. Li kunlaboras en la redaktejo de Ĉinio Hodiaŭ, en la konstruaĵo tute fronte al tiu de mia oficejo. Ni interkonatiĝis okaze de iu prezentado de la Pekina Opero, al kiu estis invititaj la eksterlandaj redaktoroj. Ekde tiam preskaŭ ĉiutage ni renkontiĝas, tagmanĝas kaj trinkas kafon aŭ teon kune, pri ĉio babiladas. Multe mi lernis de li kaj pri la fascina Kubo kaj pri la mistera Ĉinio. Li estas lerta konsilanto, valora kolego kaj grandanima amiko.
Mi kaj Pedro (dekstre) en la manĝejo de la Internacia Eldoneja Grupo de Ĉinio |
Antaŭ ol alveni al Pekino Pedro estis direktoro de iuj televidaj kaj radiaj programoj en Santiago de Kubo. Li instruis en universitato, pri la fakultato de socia komunikado kaj verkis plurajn radiajn kaj televidajn programerojn, ankaŭ pri temoj dediĉitaj al la familio, al la infanoj, kiuj estis dissenditaj internacie.
Unuafoje li venis al Ĉinio por viziti sian edzinon, kiu jam laboris dum unu jaro en Pekino ĉe la Ĉina Radio Internacia. Surloke Pedro havis ŝancon, ĉar por li aperis ebleco eklabori ĉe la sama Radio kaj li tuj kaptis ĝin. Antaŭ ol forlasi Kubon li devis transiri multajn burokrataĵojn, tamen en relative mallonga tempo li sukcesis.
Kiam estis tempo eliri el Kubo, Pedro estis reprezentita de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (Unión de Escritores y Artistas de Cuba, UNEAC), kiu estas neregistara prestiĝa organizo grupiganta artistojn kaj intelektulojn, kiuj jam enlande akiris iom da sukceso.
Ĉe la barbirejo, unu el la multaj lokoj kie ni babilas |
Nun Pedro estas unu el la malmultaj kubanoj, kiuj laboras en Ĉinio precipe kiel fakuloj pri diversaj aferoj. Orgojle li sciigis min pri iu okulmalsanulejo en iu suda provinco de Ĉinio, kie laboras liaj samlandanoj. Fakte la kubaj kuracistoj estas tutmonde aprecataj, ĝenerale oni taksas ilian lertecon rimarkinda.
Liaj unuaj impresoj pri Ĉinio estis fortaj. Post lia alveno, lia edzino prenis dek kvin tagojn de ferioj, dum kiuj ili promenadis, ekvidis multon. Pedro estis impresita: nur en Pekino la loĝantaro estas duobla de tiu en lia lando, ĵus atinginte la flughavenon li surpriziĝis pro ĝia grandeco, tiom ega, ke oni iras de unu al alia terminalo per trajno. Nun, post kelkaj tagoj estos tri jaroj ekde tiu unua tago en la urbego, tiam estis marto kaj Pekino bonvenigis lin per agrabla printempa vetero.
Kaj kiamaniere bonvenigis lin la ĉinaj gekolegoj? Kion Pedro kunportis de si el Kubo?
Do, oni devas atenti pri bazaj principoj kiam oni ekloĝas ĉe la ĉinoj, profesie kaj private pasigas kun ili la ĉiutagan vivon. Li havis ŝancon, ĉar iu aparte kara amiko ankaŭ el Kubo estis ĉi tie jam kelkajn jarojn kaj dum tiuj unuaj dek kvin tagoj ili paroladis pri multaj aferoj, tiu amiko klarigis al li la ĉefajn sintenregulojn por vivi harmonie kun la ĉinoj. Ofte oni venas al Ĉinio kun siaj propraj ideoj, aŭ antaŭjuĝoj, pri ĉio, tamen poste oni ekkonscias surloke, ke la realo povas esti tute malsama kaj vole nevole oni devas al tiu konformiĝi.
En la kafejo de nia oficejo dum posttagmeza tetrinkado |
Sukcese Pedro transiris tiun vojon, neniam perdante sian bonhumoron, kiun el Kubo li kunportis. "Alvenis gajeco!" lia direktorino diris plurfoje ekde kiam li eklaboris en la redaktejo. La kubanoj lernis ridi je ĉio, ofte ripetas al mi Pedro memorigante al mi tion, kion lia popolo pretervivis, "ni supervivis malfacilaĵojn, kiujn homoj en la mondo ne povas eĉ imagi, tamen ni ankoraŭ estas ĉi tie!" ridetante li substrekas fojfoje tion al mi.
En Pekino Pedro plugardis sian ĝojon je la vivo, kvankam tio ne estas facila, ĉar ĉi tie la kulturo tute malsamas, kelkfoje estas malfacile harmoniigi siajn kutimojn, pensmanieron kun tiuj de la ĉinoj, vivi ĉiutage kun ili. Tamen de la ĉinoj ni povas lerni multon ĉiutage, ne perdante siajn radikojn.
Do, post jam tri jaroj li multe ricevis de tiu ĉi lando. Ĉinio donis al li la ŝancon konvinkiĝi pri tio, ke en la universo ni estas nur ege eta afero. Tie en Kubo, kie li laboris ĉe radio kaj televido, homoj konis lin kaj ofte diris al li: "Saluton ! Kiel vi fartas?" Sed en Pekino tio eble neniam okazus, ĉar neniu konas vin ĉi tie. Ofte oni vidas homon unufoje kaj tiun oni ne plu vidas por la resto de sia vivo.
Pedro promenas sur la Granda Muro en Pekino. |
En Ĉinio Pedro persvadiĝis pri la senco de iu frazo, kiun li lernis de José Martí (1853-1895, kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia heroo), tiel kiel skribite en la komenco de lia fama verko Nia Ameriko: "Cree el aldeano vanidoso que el mundo entero es su aldea", (la vantema vilaĝano pensas, ke la tuta mondo ne estas multe pli ol sia vilaĝo).
José Martí estas eminentulo, kiu povus instrui al la ĉinoj tion, kion li povus instrui al la resto de la mondo, ĉar la ideoj de la grandaj homoj ofte ĝenerale taŭgas. Martí povus sugesti al homoj vivantaj ie, ke ankaŭ en iu ajn alia flanko de la mondo ekzistas maniero vidi la vivon kaj pensi. Martí per rimarkinda literatura beleco, profundeco kaj simpleco priskribas la okcidentan mondon kaj povus helpi la ĉinojn ĝin kompreni. Ankaŭ la ĉinoj povus ne forgesi pri lia diraĵo: "la vantema vilaĝano pensas, ke la tuta mondo ne estas multe pli ol sia vilaĝo".
Pedro ĉiam pensis ke Havano estis urbo ege granda, malfacile trairebla kaj komplika ĉar plena je homoj, ĝis kiam li alvenis al la urbego kaj rimarkis, ke ne nur Havano, sed tuta Kubo estas eta kompare al Pekino. Pli kaj pli li estas konvinkita , ke ni ĉiuj estas vere malgranda afero en la universo, kvankam foje ni supozas esti io tre grava por la universala ekzistado.
Sur la Placo Tiananmen, antaŭ la Malpermesita Urbo, okaze de la Nacia Festo de Ĉinio |
Ĉinio donis al li la eblecon esti en kontakto kun kulturo aparte mistera, malfacile penetrebla, por kies ensorbado oni bezonas daŭran paciencan klopodado. Tiu ĉi antikva lando transdonis al Pedro la novan vizion: alia mondo ekzistas, kiu ne estas tiu, kiun ni konas, t.e. Usono kaj Eŭropo, ke ili ne estas la centro.
Iam Pedro atentigis min pri iu afero. Ĝenerale en Latina Ameriko oni pensas, ke ĉio komenciĝis post la alveno de la hispanoj, sed oni memoru, ke antaŭ ili jam estis tie la ĉina navigisto Zheng He (1371-1433). Krome li memorigis al mi, ke la mapoj uzitaj de alia fama navigisto, Kristoforo Kolombo, por "malkovri " Amerikon estis desegnitaj de ĉinaj kartografoj, kiel pruvite en pluraj historiaj eseoj. La ĉinoj, Pedro tion substrekis, malkovris multon jam pli frue ol aliaj, sed ili ne estis konkeremaj, la ĉinoj emis esplori la mondon.
Li opinias, ke kontraŭe al tio, kion oni ĝenerale pensas, nia vivo estas forte ligita al Ĉinio, al ĝia popolo, kiu estis ĉiam ĉeestanta en nia historio, en nia mondo.
Ĉinio ebligis Pedron asimili tagon post tago alian pensmanieron kaj donis al li eblecon kompreni ion grava pri ni mem. Homoj ofte kredas esti malfermitaj kaj toleremaj al ĉia kulturo, sed ofte tio estas nur sintrotakso. Kiam iu ajn konkrete spertas, ke ĉi tie ĉio estas tiom malsama, ekzemple la rilato kun la vivo, manĝkutimoj, la maniero amuziĝi, sin esprimi ktp kaj ĉio estas tiom malsama de nia antaŭa ideo, tiam nur en tiu momento, kiam ni devas alfronti ĉiutage ĉion ĉi, oni povas vere ekscii, ĉu oni estas aŭ ne estas tolerema. Persone Pedro certas, ke en Ĉinio li multe maturiĝis. Ĉi tie li eksciis pri budhismo kaj konfuceismo, kiuj permesis al li alproksimiĝi al aspektoj de nia ekzisto, al kiuj foje en Okcidento oni ne donas tiom da graveco.
Pedro opinias, ke ankaŭ li per sia laboro donas ĉiutage ion al Ĉinio. Kiel eble plej multe, per siaj intelektaj kaj profesiaj kapabloj li helpadas sciigi al la mondo, en sia lingvo, la hispana, la dua plej parolata lingvo, pri la hodiaŭa Ĉinio.
Pedro havas revon, ne propre ĉinan tamen same rimarkinda: li deziras esti en paco kaj transdoni tian senton kiel eble plej multe al la homoj cirkaŭ li.