Guangdong-a kaj Kantona E-Asocioj kompilis Manlibron de Esperanto
Jen Manlibro de Esperanto
La Guangdong-a kaj Kantona E-Asocioj kunlabore redaktis Manlibron de Esperanto por komencantoj, kaj senpage disdonis ĝin al lernantoj en la lokaj E-kursoj.
En la libreto la redaktoroj kompilis fundamentajn sciojn de Esperanto, inkluzive de klarigoj de literoj, prononco, akcento, gramatikaj reguloj kaj tiel plu. Krome en la libro legiĝis konciza historio de la lingvo, tiu de la tutmonda kaj azia E-movadoj, subtenado de la ĉina registaro kaj aliaj informoj.
No Comments