El Popola Ĉinio>头条新闻>

La aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1 estas publikigitaj al la publiko

| 2014-03-06
Bookmark and Share


La retpaĝo de la serva platformo de Tiangong-1 por disvastigi spacan aplikadon 

 

    La 4-an de marto la Oficejo de la Ĉina Inĝenierado de Kunhoma Spacoflugado (OĈIKS) publikigis la informon, ke la rilataj politikoj pri disvastigo kaj uzado de la aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1 celas, ke la aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1 pli bone servu por konstruado de la nacia ekonomio kaj por scienca esplorado.

 

    Nun jam oficiale funkciis la serva platformo de Tiangong-1 por disvastigi spacan aplikadon. La platformo malfermita de la oficiala retejo de OĈIKS liveros aplikatajn donitaĵojn de Tiangong-1 kaj aliajn servojn al enlandaj uzantoj por la publika bono, al eksterlandaj uzantoj por komercado kaj ankaŭ al la individuaj. Rilataj fakuloj diris, ke la ĉiuflanka publikigo de la aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1 al la publiko ne nur enkorpigis la ideon "servi al la socio kaj la popola vivo" de la ĉina inĝenierado de kunhoma spacoflugado, sed ankaŭ plue levis ĝian aplikan efikecon.

 

   De la 29-a de septembro 2011 post sia lanĉiĝo Tiangong-1, kiel la unua cel-spacveturilo de Ĉinio, glate plenumis renkontiĝon kaj kunligon en la spaco kaj serion da grandaj sciencaj eksperimentoj. Ĝis nun Tiangong-1 normale kaj stabile flugadis laŭ la difinita orbito dum pli ol 880 tagoj. Ĝi daŭre tie faros spacan aplikadon kaj sciencajn eksperimentojn.

 

    Por plue ludi efikecon de Tiangong-1 en multcela aplikado OĈIKS komisiis la Teknologian kaj Inĝenieradan Centron por Spaca Utiligado sub la Ĉina Akademio de Sciencoj respondeci pri traktado kaj dissendado de la aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1. Komence de marto la unuaj tri agentejoj por komerca kunlaboro subskribis kun OĈIKS interkonsenton pri komerca agentado de la aplikataj donitaĵoj de Tiangong-1.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments