El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazas fakaj kunvenoj inter la membroj de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2014-03-06
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Su Yijun

 




En la kunvenejo por eduka fako


 



Grupa respondeculo prezidas la diskutadon.  


 



Diligente aŭskultas membroj de ĈPPIK el la eduka fako.  


 



Notojn faras membroj de ĈPPIK.  


 



Parolon faras membro de ĈPPIK el la eduka fako.  


 



En la kunvenejo de la arta fako  


 



Membroj de ĈPPIK el arta fako en aktiva diskutado 


 



Notas Mo Yan, Nobel-premiito pri la literaturo kaj membro de ĈPPIK.  


 



Membroj de ĈPPIK el arta fako diligente aŭskultas kaj notas. 



 

    La 4-an de marto komenciĝis la fakaj diskutoj inter 2 miloj da membroj de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Dum la diskutado pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, la raportisto vizitis du grupojn de la rondoj eduka kaj arta.

 

    La membroj de ĈPPIK aktive faras parolon kaj prezentas siajn opiniojn, tio varmigis la atmosferon de la du kunvenejoj. La membroj de ĈPPIK unuanime opinias, ke la ĉi-foja laborraporto estas pragmata kaj profunda, precipe en ĝi la plano por la kuranta jaro estas mens-klara kaj direkt-evidenta, la laboroj de la konstanta komitato firme sekvas la kernajn laborojn de la kompartio kaj tiujn de la ŝtato, la raporto malkaŝe resumis la agojn en la pasinta jaro, kaj ĝiaj taskoj planitaj por la kuranta jaro estas praktikeblaj.

 

    Koncentrante al la temoj pri multaj gravaj kaj malfacilaj problemoj en la ekonomia disvolvo, homa vivo kaj aliaj kampoj, oni bone ludas la rolojn en interkonsiliĝo, kontrolo, politika partopreno, diskutado kaj aliaj funkciaj kampoj de ĈPPIK, la laborraporto de la konstanta komitato estas kiel grava gvido por la laboro de bazaj komitatoj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments