El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Huang Yinbao vizitis Fanyi-Universitaton de Xi'an, Ĉinio

| 2014-03-04
Bookmark and Share

 

 

 

    Matene de la 27a de februaro Huang Yinbao, konsiliano de UEA, kaj aliaj kvin personoj, vizitis Fanyi-Universitaton de Xi'an, kaj estis varme akceptitaj de He Xiaojia, direktoro de oficejo de la universitato pri eksteraj aferoj.

 

    Gvidite de instruistoj de la universitato, Huang kaj aliaj vizitis la halon de universitata historio, bibliotekon kaj sciencteknikan komplekson. Aŭskultinte prezenton de He la vizitantoj ekkonis historion de la universitato kaj la ideon por entrepreni la universitaton, kaj laŭdis la noblan spiriton de ĝia prezidanto s-ro Ding Zuyi pri administrado de la universitato, kiu forpasis antaŭ du jaroj pro malsano. Ili esprimis bondezirojn al la universitato.

 

    La Shaanxi-a Esperanto-asocio estas organizo sub la universitato, kaj siatempe la universitata prezidanto s-ro Ding Zuyi servis kiel la kvara prezidanto de la asocio.

 

(el www.xfuedu.org)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments