El Popola Ĉinio>头条新闻>

Permesiloj por interreta asekuro estos disdonitaj

| 2014-03-04
Bookmark and Share


Li Kemu, ĈPPIK-membro kaj eksa vicprezidanto de la Ĉina Asekura Reguliga Komisiono

 

    La 3-an de marto Li Kemu, ĈPPIK-membro kaj eksa vicprezidanto de la Ĉina Asekura Reguliga Komisiono, diris ke la interreta asekuro estas speco de kreivo, ĝi fariĝos nova kreskiga punkto por la ekonomio.

 

    Li diris, ke en la pasinta jaro la komisiono aprobis la starigon de iu ĉina kompanio pri interreta asekuro. Kiel provo tio ludas stimulan rolon en ĉi tiu kampo. Kaj oni devas samtempe antaŭgardi kontraŭ danĝeroj, plibonigi la kontrolan sistemon de la vidpunkto reguliga.

 

    Pri la daŭra disdonado por la permesiloj de interreta asekuro, li diris ke fakte ankaŭ aliaj asekuraj kompanioj faras tiajn retajn entreprenojn, sed nur la menciita kompanio tute koncentriĝas al la asekuroj surrete, oni pli multe malfermos ĉi tiun kampon en la estonteco.

 

    Krome, li diris ke lia propono temas pri manĝaĵa sekureco: pere de disvastigo al la koncernaj asekuraĵoj de manĝaĵa sekureco, oni povas altigi la sekurecon de manĝaĵoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments