El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

La Ĉina Revo

| 2014-03-04
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


Kovrilo de la libro "La Ĉina Revo - Kio ĝi signifas por Ĉinio kaj por la cetera Mondo"

 

    La ĉina revo, pri kiu oni multe parolas nuntempe en Ĉinio, estas sento kaj strebo al pli bona vivo, al sinrealigo ofte konkrete perceptebla en tiu ĉi lando. Mi hazarde eksciis pri ĝi kiam iu pekina ĵurnalistino intervjuante min okaze de iu sporta aktivado, kiun mi partoprenis, demandis: "Kio estas via ĉina revo?" kaj mi eĉ respondis! Preskaŭ ĉiuj, kiuj venas al Ĉinio, jam scias, ke ĉi tie oni povas trovi pli konkretajn laborajn perspektivojn ol en multaj aliaj landoj.

 

    Ekloĝante ĉi tie, tagon post tago, sperton post sperto oni povas esti kontaĝitaj de ia aparta entuziasmo aŭ fido en la estonto. Ĝi estas kolektiva sento modlita de la ĉinaj historio kaj kulturo, kiun la nuna ĉina registaro per bravaj kaj sagacaj reformoj decide antaŭenpuŝas.

 

    Antaŭ iom da tempo mi havis la ŝancon ĉeesti iun konferencon, kie la vicprezidanto de la ŝtata komisiono pri evoluo detale klarigis al la eksterlandaj redaktoroj la plej gravajn poentojn de la 3a plena sesio de la 18a centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li substrekis, ke la esenco de la registara klopodado estas la reformo de la ekonomio, kaj publika kaj privata, ĉiam observante la bazajn principojn de la ĉina ŝtato, kiel la socia egalismo: ke neniu restu malantaŭe, ke ĉiuj povu laŭeble pli kaj pli riĉe kaj komforte vivi.

 

    La ĉina revo havas siajn proprajn trajtojn, ĝi ne estas imitado de la "American dream", la usona revo, tiu jam delonge konata idealo. Ili havas malsamajn moralajn premisojn: la unua deiras de la ŝtato al la individuo, la dua kontraŭe, tamen ili povas same kaj sinergie kontribui al la tutmonda pliboniĝo.

 

    Ĉinio estas kompleksa lando, kies rava kulturo kaj socio, de la antikveco ĝis hodiaŭ, estas aparte mistera kaj laŭ mi, eŭropano en Pekino, ĝi estas iom pli profunde komprenebla nur per pacienca, humila, ĉiutaga ensorbado.

 

    La ĉinoj kutime kaj forte konscias pri la pozitivaj aspektoj kaj sukcesaj ŝancoj, kiujn la rapide evoluiĝanta lando oferas al ili. Senĉese kaj konvinke ili klopodas ilin kapti. Certe tio ne okazas sen gravaj malfacilaĵoj. Ĉinio havas diversajn problemojn seriozajn kaj enradikiĝintajn, tion agnoskas publike kaj senprobleme ankaŭ la registaraj gvidantoj. Zorgi pri vastega kolektivo kaj ĝia ĉiam kreskanta prospero, konsiderante la specifeco de la lando, estas aparte malfacila tasko kaj en tiu ĉi defio tuja sukceso ne eblas. Ĝi bezonas la konstantan sindoneman klopodadon kaj de la ŝtataj respondeculoj kaj de la unuopuloj.

 

    Ekzemploj de persona sukceso en diversaj kampoj estas ĉie, ofte temas pri la historio de homoj el malsamaj kondiĉoj, kiuj per konfidema animo kaj daŭra laboro realigis sian revon, kies bonajn rezultojn ofte multaj povas ĝui, kaj ĉinoj kaj alilandanoj.

 

    Revu kaj kuraĝe klopodu por via lando, popolo kaj vi mem! Jen la mesaĝo, kiun laŭmia sento deziras transdoni la eseo "La Ĉina Revo – Kio ĝi signifas por Ĉinio kaj la cetera Mondo" (The Chinese Dream – What it means for China and the Rest of the World), verkita de fakuloj pri internacia komunikado kaj eldonita kaj distribuita de New World Press.

 

La libro efike portretas Ĉinion, kia ĝi estas nun.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments