El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Kontraŭjapana Rezistmilito (II)

| 2014-03-03
Bookmark and Share

    Starigo de batalejo en la liberigitaj regionoj

 

    Post komenco de la Kontraŭjapana Rezistmilito, la Centra Komitato de KPĈ kunvokis la plivastigitan kunvenon de la politika buroo en la 25-a de aŭgusto de 1937 en Luochuan de norda Shaanxi-provinco. La kunveno prezentis la ĝustan proponon de tutlanda rezistado, aprobis la faman Dek-punktan Kontraŭjapanan kaj Nacisavan Programon [Noto 1], faris rezolucion pri mobilizo de la popolamasoj en la postfronto de la malamiko, pri disvolvo de gerila milito, pri malfermo de batalejo en la postfronto de la malamiko kaj pri fondo de kontraŭjapanaj bazlokoj.

 


Pingxingguan-pasejo

 

    Post la kunveno tri divizioj de la Okavoja Armeo ekiris de Shaanxi-provinco trans la Flavan Riveron kaj marŝis al la fronto de norda Ĉinio por fari gerilon en nordorienta kaj nordokcidenta Shanxi-provinco kontraŭ la japanaj agresantoj. Trupo de la Okavoja Armeo faris operacion ĉe Pingxingguan kaj ekstermis pli ol 3,000 armeanojn de la elitaj japanaj divizioj de Itagaki. Tio estis la unua venko de la Okavoja Armeo en la Kontraŭjapana Rezistmilito. Tuj poste la Okavoja Armeo faris embuskon en Yanmen-pasejo kaj detruis 500 militaŭtojn de la japana armeo, surprizatakis nokte la aerodromon de Yangmingbao kaj forbruligis 24 malamikajn aviadilojn. Ĉiuj ĉi venkoj ege levis la memfidon de la armeo kaj popolo de la tuta lando al la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito. En novembro de la sama jaro la ĉefaj fortoj de la 115-a Divizio de la Okavoja Armeo transiris al suda Shanxi-provinco, dume ĝia vicestro Nie Rongzhen, komandante 2,000 militistojn, restis en Wutai-montregiono nordoriente de la sama provinco. Tie li vaste mobilizis la popolamasojn, organizis gerilajn trupojn kaj kontraŭjapanajn amasajn asociojn, kaj starigis la Shanxi-Chahar-Hebei-an Limregionan Bazlokon kaj ties popolan kontraŭjapanan regpotencon. Jen naskiĝis la unua kontraŭjapana bazloko. Samtempe kun tio la 120-a Divizio fondis la Kontraŭjapanan Bazlokon de Nordokcidenta Shanxi, la 129-a Divizio fondis la Shanxi-Hebei-Shandong-Henan-an Kontraŭjapanan Bazlokon kun Taihang-montaro kiel sia centro. En oktobro de 1938 fondiĝis la Shandong-a Kontraŭjapana Bazloko en norda Ĉinio. En printempo de 1938, la Nova Kvara Armeo eniris en la batalejon en la postfronto de la malamiko, kaj entreprenis gerilan militon ĉe ambaŭ bordoj de Jangzi-rivero kaj starigis la Centra-ĉinian Kontraŭjapanan Bazlokon.

 


Trupo de la Okavoja Armeo marŝas al fronto.

 

    En junio de 1938 Mao Zedong publikigis sian gravan verkon "Pri Longdaŭra Milito", en kiu li montris ke la ĉina kontraŭjapana milito estas longdaŭra, nepre devas trairi tri etapojn — strategian defensivon, strategian interdetenadon kaj strategian ofensivon. En la unua etapo la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj detenis pli ol 300.000 japanajn armeanojn dank' al la gerilo en la postfronto de la malamiko. Tial la japana armeo perdis fortojn daŭre antaŭenmarŝi post konkero de Kantono kaj Wuhan kaj devigite ĉesigis sian atakon sur la fronta batalkampo de Kuomintango kaj tiel sin turnis al la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj, kio markis ke la Kontraŭjapana Rezistmijito eniris en la strategian interdetenadon.

 

    Tri kontraŭkomunistaj alttajdoj levitaj de Kuomintango

 

    En la etapo de la strategia interdetenado de la Kontraŭjapana Rezistmilito, la japanaj imperiistoj prenis novan politikon kontraŭ Kuomintango, t.e. ĉefe allogi ĝin al kapitulaco en politiko kaj krome ataki ĝin per batalo, intencante per tio spliti la kontraŭjapanan fronton. Rezulte de tio, la kliko de Wang Jingwei en Kuomintango publike kapitulacis al la malamiko, kaj Ĉiang Kajŝek praktikis la politikon "pasive batali kontraŭ Japanio kaj aktive oponi kontraŭ la komunistoj" kaj trifoje levis kontraŭkomunistajn tajdojn de vintro de 1939 ĝis somero de 1943.

 

    De decembro de 1939 ĝis marto de 1940 Kuomintango levis la unuan kontraŭkomunistan tajdon. Ĉiang ordonis siajn proprajn trupojn ataki la Shaanxi-Gansu-Ningxia-an Limregionon regatan de la Kompartio de Ĉinio kaj la ĝeneralan stabejon de la Okavoja Armeo en la Taihang-a montregiono. Kaj samtempe la Kuomintangaj lokaj trupoj en Shanxi faris atakon al la Kontraŭjapana Mortodefia Taĉmento gvidata de KPĈ en Shanxi-provinco. Persistante en la principo de memdefendo, la Okavoja Armeo forte repuŝis la atakon de Kuomintangaj trupoj kaj frakasis la unuan kontraŭkomunistan militagadon de Kuomintango.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

    [Noto 1]

 

    La Dek-punkta Kontraŭjapana kaj Nacisava Programo estas jene:

 

    1. Faligi la japanan imperiismon;

 

    2. Generale mobilizi la militfortojn de la tuta lando;

 

    3. Generale mobilizi la popolon de la tuta lando;

 

    4. Reformi la politikan aparaton;

 

    5. Alpreni kontraŭjapanan eksteran politikon;

 

    6. Alpreni milittempaj financan kaj ekonomian politikojn;

 

    7. Plibonigi la vivon de la popolo;

 

    8. Alpreni kontraŭjapanan edukan politikon;

 

    9. Elimini naciperfidulojn, projapanajn elementojn kaj sekurigi la postfronton;

 

    10. Efektivigi nacian unuiĝon kontraŭ Japanio.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments