El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Mia Printempa Festo en Grekio

| 2014-03-03
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Fine de januaro kaj dum la sekvaj tagoj mi ne povis festi la ĉinan Printempan Feston en Pekino ĉar pro urĝaj personaj aferoj mi devis flugi al Grekio, precize al urbo Tessaloniko. Kiel kutime mi tuj informiĝis, ĉu estas tie aktivaj esperantistoj. Iu ĉina samideano sugestis al mi skribi al s-ro Georgos Leventidis. Tion mi faris kaj la greka samideano tuj afable respondis al mi.

 

    Dum du semajnoj ni havis la okazon plurfoje renkontiĝi, konatiĝi, amikiĝi kaj babiladi, precipe pri niaj spertoj kaj sentoj rilate Esperantujon.

 


Mi en la centra placo de Thessaloniko, ĉe la statuo de Aristotelo, filozofo de la antikva Grekio 

 

    Georgos esperantistiĝis kiam li estis 24-jara, ĉar li ŝatis la ideon pri unu mondo kun neŭtrala lingvo. Li ne volis lerni unu imperialistan lingvon, kiu daŭre ŝanĝiĝas laŭ la financa forteco ĉiufoje. Tial li tre amis la esperantan ideologion pri unu neŭtrala lingvo, kiu respektas ĉiujn aliajn lingvojn. Se temas pri lingva demokratio, Esperanto laŭ Georgos estas la plej bona solvo.

 


Greka esperantisto Georgos Leventidis kaj mi dum tagmanĝo ĉe la maro 

 

    Dum lia agado en Esperantujo li klopodis por realigi projektojn kaj ankoraŭ havas proponojn kaj esperojn rilate nian lingvon. Kiam li estis pli juna, li kune kun sia amiko Georgos Koreksenidis kreis Esperantan Junularan Ligon en sia urbo Tessaloniko. Ili informis la grekan popolon el diversaj lokaj radioj pri Esperanto, s-ro Koreksenidis por du fojoj parolis en loka televizia programo dum la jaroj 1989 –1990.

 

    Kiam Georgos estis librovendisto, li dediĉis tutan vitrinon de sia butiko por unu monato al Esperanto, ĝi estis kiel ekspozicio plena je informoj, revuoj, libroj, lernolibroj, kopioj pri la neŭtrala lingvo kaj paroloj de famaj geamikoj de Esperanto. Li memoras, ke tiutempe multaj gestudentoj montris intereson kaj lernis Esperanton.

 


Mi en Ateno kun la Akropolo en la fono 

 

    Eĉ hodiaŭ li vere deziras, ke la vizio de Esperanto fariĝu reala, t.e. unu tutmonda neŭtrala lingvo, per kiu popoloj povus proksimiĝi, interparoli, amikiĝi tute senrilate al la ŝtato, religio, nacio, kulturo de la homoj. Tiun ĉi rolon, li opinias, vere nur Esperanto povas ludi.

 

    Georgos volus, ke Esperanto povus atingi la simplan popolon, ke ĝi povus esti informita kaj instruita. Laŭ li la internacia lingvo ne devus esti ŝlosita en universitatoj, kvazaŭ afero por akademianoj, kleruloj kaj lingvistoj.

 

    Diskutante pri iuj pli aktualaj aferoj de la Movado, nia greka samideano diris al mi pri sia ĝojo kiam li ekvidis la novigitan version de Esperanto, la informilo de UEA, kiu finfine tute ŝanĝiĝis, fariĝis pli interesa kaj alloga, vere, malsimila de la antaŭa. Multo estis farita, tamen li daŭre esperas, ke poste estos faritaj ankoraŭ pli aŭdacaj ŝanĝoj en UEA.

 

    Georgos estas konvinkita, ke Esperanto devus interligiĝi ĉiutage kun vera socio, kun veraj simplaj homoj por ke ili estu informitaj pri la pura vizio de la lingvo. Ankaŭ li devis konstati, ke la plej multaj konas nenion pri tiu ĉi lingvo, ofte eĉ oni ne scias, ke ĝi ekzistas.

 

=
En Ateno, apud la Teatro de Dionizo, Dio de la printempa fekundeco ĉe la antikvaj grekoj

 

    Do, kion fari? La lingvo devas fariĝi pli forta, pli komerca, t.e. pli kaj pli ofte utiligita kiel ilo por negoci (tiurilate la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF, estas tre utila).

 

    Kompreneble, ne ĉio ĉiam iras glate, oni dum la klopodado por disvastigi Esperanton kaj ĝian ideon renkontas obstaklojn, kiuj por Georgos ĝis nun estas la lingvo mem, kiun ege malmultaj konas, kaj do malfacile oni donas signifon al tia nekonata afero. Li konfesis al mi havi la impreson, ke kiam li klopodas ekspliki al iuj pri la lingvo, ofte tiuj rigardas lin kvazaŭ iu, kiu vivas sur la nuboj, aŭ ne antaŭvidante manieron por akiri profiton de la lingvo, tute ne interesiĝas.

 

    Nun kiel ĉiam sugestas la samideano el Tessaloniko, Esperanto bezonus grandegan reklamon ĉie, kie estas homoj, krome ĝi devus ankaŭ interfratigi geesperantistojn, malfermi iliajn korojn. Li rimarkis, ke tro ofte geesperantistoj eĉ ne parolas unu kun la alia, ke ili restas en sia soleco, same kiel okazas kun iu nacia lingvo.

 

    Esperanto ne estas seka lingvo, ĝi estas kaj estos, esperas Georgos, kiel akvo por homoj. Al tiu ĉi procezo la sola obstaklo eble estas la geesperantistoj mem, kiuj pli forte devus kredi je la lingvo kaj ne opinii, ke ties kono estas nur persona afero. Kontraŭe, ke ili klopodu disvastigi Esperanton ĉie.

 

    Ĉar multaj dubas pri ia ajn utileco de Esperanto, eble interese estus ekscii de tiom fervora samideano, ĉu Esperanto helpis lin en liaj personaj aŭ profesiaj rilatoj enlande kaj eksterlande, precipe en Ĉinio, kiun li plurfoje entuziasme vizitis.

 


Georgos kaj mi dum dimanĉa familia tagmanĝo 

 

    Tion rilate lia respondo estas subita: en liaj profesiaj aferoj Esperanto helpis neniel, kvankam multajn fojojn dum lia komerca laboro Georgos uzis ĝin kiel sekretan lingvon por interkomunikiĝi kun sia edzino, kiu estas esperantistino, tiele ke neniu povu kompreni ilin. Tamen se temas pri lia persona vivo, do vere li ĝin uzas ofte, eĉ pli ofte ol lia ŝtata lingvo aŭ iu ajn alia lingvo. Li trovis sian amon per tiu ĉi lingvo: lia edzino estas esperantistino el Ĉinio. Aldone la plimulto de liaj geamikoj estas geesperantistoj el ĉiu flanko de la mondo. Kiel eble plej multe li renkontiĝis kun ĉinaj esperantistaj geamikoj dum siaj oftaj komercaj vizitoj al la Popola Respubliko.

Lia amara konstato, kiun bedaŭrinde li povas abunde kundividi, estas ke nun en lia lando la Esperanto-Movado preskaŭ malaperas, jam neniu Esperanta oficejo ekzistas, sed feliĉe ankoraŭ aŭdeblas en interreto greka voĉo: www.esperanto.gr .

 


 Promenado tra la antikvaĵoj

 

    Nun Ĉinio estas lando, kiu multon oferas, ankaŭ al la Esperanto-Movado. Mi, eŭropano loĝanta en Pekino, avide interŝanĝas konsiderojn kaj spertojn kun aliaj samideanoj el la sama monda regiono por eventuale akiri iom pli da scioj aŭ inspiroj. Ĉu Georgos havas projektojn pri kultura aŭ profesia kunlaboro inter sia bela lando kaj Ĉinio? Nuntempe lia menso ne estas okupita per iu kultura aŭ profesia kunlaboro kun Ĉinio, tamen li ne ekskludas, ke tio estonte povos okazi.

 

    Li taksas la helpon de Pekino al Esperanto kaj ĝia Movado tre utila kaj pri tio mi same opinias. Laŭ Georgos Ĉinio povus kiel nova financa potenco reklami aŭ propagandi nur la ĉinan lingvon sed kontraŭe ĝi vigle kontribuas al la Esperanto-Movado, eĉ nomis Hainanon esperanta insulo, kio estas vere admirinda. Tamen ankoraŭ multo estas farenda. La angla estas tiel forta kaj li opinias, ke pli kaj pli ĝi fariĝas la unika lingvo. Por iuj tio estas konstanta timo.

 

    Li atentigis min, ke se mi provu traduki per Google Translate de Esperanto en la anglan la frazon "Esperanto la internacia lingvo", anstataŭ Esperanto aperos English! Do la rezulto estos "English the international language". Mi provis fari tion kaj surprize mi mem ekvidis la iom strangan aferon. Laŭ Georgos tio estas ridinda, sed ankaŭ povus signifi, ke Esperanto fortiĝas aŭ povus fortiĝi, ke eble iuj timas tion, ĉiukaze ĝi estas interesa fakto.

 


Ĉe la maro en urbeto Eleŭziso (Elefsina) mi pretiĝas antaŭ ol reflugi al Ĉinio  

 

    Georgos havas trafan, kuraĝigan filozofion. Li opinias, ke ĉiu lando estas siamaniere unika, kvankam ne havas belan pejzaĝon, ĝi nepre havas ion alian, kiu povus igi la landon tiom valora aŭ eĉ pli ol alia kun fascina pejzaĝo. Do, iu malriĉa lando povus havi ecojn, kiujn oni ne povas akiri, eĉ se temas pri la plej riĉa lando en mondo. Eble la sama principo povus valori ankaŭ en nia vivo.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments