El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio disdonis 560 milionojn da soci-asekuraj kartoj al siaj landanoj

| 2014-02-28
Bookmark and Share


Hu Xiaoyi respondas demandojn de raportistoj.

 


La nuntempe praktikata soci-asekura karto de ĉinoj  

 

    La 26-an de februaro Hu Xiaoyi, vicministro pri homaj resursoj kaj socia sekureco de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke ĝis la fino de januaro 2014 la ĉina registaro jam disdonis 560 milionojn da unuecaj soci-asekuraj kartoj, kaj ĝia celo estas ke la nombro de la menciitaj kartoj disdonitaj atingu 650 milionojn en la kuranta jaro kaj tiu de la venonta jaro superu 800 milionojn por profitigi 60 porcentojn da ĉinoj.

 

    Lastatempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis dokumenton en kiu oni decidis unuigi la novtipan socian asekuron por la kamparanoj kaj la socian asekuron por la loĝantoj en la urboj kaj urbetoj, kun la celo starigi unuec-sisteman bazan asekuron por la emeritoj de la tuta lando.

 

    Hu Xiaoyi diris, ke la unuigo de la sistemo por la kamparanoj kaj de tiu por la urbanoj havas gravan signifon al la aliaj unuigoj de homvivaj sistemoj nuntempe praktikataj en regionoj de la kamparo kaj urboj. Tutplaneco de la kamparo kaj urbo aŭ unueca disvolvo de la kamparo kaj urboj estas nepre sekvota vojo de la evoluado de Ĉinio. La lasta plenforte faras distribuadon de la soci-asekuraj kartoj, kiuj ankaŭ havas financajn funkciojn por pli bone helpi la realiĝon de la unuigo kaj kunfandigo de la kamparo kaj urboj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments