Nia libroproduktado en la 2013a jaro
Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ "malnovajn novaĵojn". Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.
Ĉi-jare la resumo estas iom malpli ampleksa. Ni vidu, kiom da libroj kaj paĝoj oni eldonis, kion oni eldonis laŭĝenre, kaj kiuj eldonis ĉi tiujn librojn en la pasinta jaro kaj dum la 23-jara historio de nia kalkulado.
La pasinta jaro similas al la kelkaj lastaj jaroj. Aperis (legu nun kaj poste: "aperis en la rubriko Laste aperis") 178 libroj iomete pli ampleksaj (142 paĝoj) ol kutime (132 paĝoj). Inter ili estas 145 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 33 broŝuroj – pasint-jare estis 120 libroj kaj same 33 broŝuroj.
La tema distribuo estas sufiĉe kutima -- plej multas traduka beletro. Abundas libroj kaj broŝuroj prilingvaj kaj priesperantaj ĝenerale. Tre malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj.
78 1991–2010.
Sume aŭ averaĝe 2010 2011 2012 2013 1991–2012.
Sume aŭ averaĝe Nombro de libroj en/pri Esperanto 4020 204 172 153 178 4523 Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 527.892 28.232 19.775 23.144 25.344 596.155 Nombro de la eldonintoj 1038 94 78 92 1116 Averaĝa paĝonombro de unu libro 131,1 138 115 151 142 132 Averaĝa prezo de unu libro (EUR) 9.7 12.36 10,28 11,31 11,29 9,86 Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo 603 32 18 17 23 661 Originala beletro 472 20 13 19 28 532 Traduka beletro 819 50 26 41 41 927 Planlingvistiko kaj esperantologio 440 16 37 20 18 515 Esperanto (historio, kulturo, movado) 540 38 26 20 25 611 Politiko, historio, filozofio 394 29 33 22 22 471 Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj 275 6 7 4 4 290 Religio 198 6 7 7 9 221 Aliaj temoj 279 7 5 3 8 295
Vidinde la respondojn al "Kiom?" kaj al "Kion?", ni vidu la respondon al "Kiuj?". Pasintjare donacis al ni librojn 92 eldonintoj, el kiuj 29 estas novaj. Jam la kvinan jaron sinsekve la plej produktema inter la Esperanto-eldonistoj estas Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure produktis 13 librojn. Sed paĝonombre ĝin superis – interalie, danke al la Beletraj Almanakoj – la nov-jorka Mondial.
2013. | Libroj | 2013. | Paĝoj | |
MAS (Francio) | 13 | Mondial | 2699 | |
Mondial (Usono) | 12 | MAS | 2090 | |
Iltis (Germanio) | 8 | KAVA-PECH | 1414 | |
La Blanchetiére (Francio) | 8 | Fonto | 1106 | |
Fonto (Brazilo) | 6 | La Blanchetiére | 767 | |
KAVA-PECH (Ĉeĥio) | 6 | Inst. für Kybernetik (Germanio) | 728 | |
Impeto (Ruslando) | 4 | JEI | 682 | |
JEI (Japanio) | 4 | Panevėio spaustuvė | 644 | |
Panevėio spaustuvė (Litovio) | 4 | Sezonoj (Ruslando) | 592 | |
S. Marček (Slovakio) k. a. | 4 | Verda Kukolo (Ruslando) | 575 |
Tamen en la supro de la resumaj tabeloj por 23 jaroj la unuajn tri lokojn okupas eldonejoj, kiuj ne elstaris en 2013: UEA eldonis pasint-jare nur 3 librojn, FEL 2 librojn, kaj Libro-Mondo ŝajnas velkinta.
Impeto1991-2013. Libroj 1991-2013. Paĝoj UEA (Nederlando) 153 FEL 21335 Libro-Mondo (Pollando) 133 UEA 18429 FEL (Belgio) 116 Libro-Mondo 17477 103 Fonto 16507 Fonto 99 Impeto 16334 Iltis 92 Mondial 16028 MAS 90 KAVA-PECH 14350 Sezonoj 85 Sezonoj 13834 KAVA-PECH 82 MAS 13459 Mondial 76 Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
Dum kelkaj lastaj jaroj Francio ĉiam estas plej supre en la landolisto.
2013. Libroj 2013. Paĝoj Francio 31 Francio 3741 Germanio 16 Usono 3055 Usono 15 Brazilo 2074 Brazilo 13 Germanio 2057 Ĉeĥio 11 Ĉeĥio 1987 Japanio 10 Japanio 1626 Ruslando 9 Ruslando 1553 Nederlando 8 Italio 1132 Kroatio 7 Pollando 863 Pollando 7 Nederlando 809
La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 23 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.
1991-2013. Libroj 1991-2013. Paĝoj Francio 528 Francio 57665 Germanio 421 Germanio 50303 Pollando 329 Japanio 41700 Nederlando 306 Ruslando 40872 Ruslando 276 Pollando 37556 Brazilo 235 Brazilo 35030 Japanio 235 Nederlando 34351 Usono 218 Usono 27202 Italio 176 Italio 25940 Belgio 153 Belgio 25748
Kompreneble, mi statistikis ankaŭ la traduklingvojn, sed mankas la loko por aperigi la preskaŭ senŝanĝajn tabelojn.
Aleksander Korĵenkov
(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/02/libroj2013/)
Redaktoro: Niu Xueqin