El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ankoraŭ havas problemon la surluna veturilo Yutu

| 2014-02-25
Bookmark and Share


La sendilo Chang'e-3

 

    La 23-an de februaro la sendilo Chang'e-3 alifoje "endormiĝis". Antaŭ tio, la surluna veturilo Yutu komencis sian "nokton" fruamatene en la 22-a de la sama monato.

 

    Vekiĝinte en la tria "lun-tago" la aparatoj de la sendilo Chang'e-3 kaj la veturilo Yutu ekfunkciis por okazigi antaŭaranĝitan esploradon.

 

    Sur la sendilo la optika teleskopo observis la ĉielon kaj la transviola fotilo fotis la plasman tavolon de la terglobo.

 

    La veturilo faris esplorojn inter la antaŭfiksitaj punktoj sur la luno. Laŭ la datumo, la radaro, fotilo kaj aliaj ekipaĵoj bone funkcias. Sed la antaŭa problemo sur la regilo ankoraŭ ekzistas.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments