El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj

| 2014-02-24
Bookmark and Share

La ferma ceremonio de la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj

 

    Vespere de la 23-a de februaro fermiĝis la 22-a Vintraj Olimpikoj en Soĉio, historie la plej grandaj vintraj olimpikoj kun plej multaj sportbranĉoj. En la pasintaj 17 tagoj, 2856 sportistoj el 88 teamoj konkursis en 7 grandaj sportbranĉoj, 15 disciplinoj kaj 98 malgrandaj sportspecoj. Neniu rompis mondan rekordon, sed aperis 11 olimpikaj rekordoj en sketado pri rapideco.

 

    Rusio, kiu nur estis en la 11-a loko en la Vankuveraj Olimpikoj antaŭ 4 jaroj, ĉi-foje kiel gastiganto venkis aliajn landojn kaj okupis la unuan lokon en la medala listo per medaloj 13 oraj, 11 arĝentaj kaj 9 kupraj. Okupis la 2-an ĝis la 5-an lokon Norvegio, Kanado, Usono kaj Nederlando.

 

    Ĉinio la 10-an fojojn ĉeestis la Vintrajn Olimpikojn, dum kiu 66 sportistoj konkursis en 4 grandaj sportbranĉoj kaj 49 malgrandaj sportspecoj kaj gajnis sume 3 orajn medalojn, 4 arĝentajn kaj 2 kuprajn.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments