El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhou Xun honorita per Kavalira Ordeno de Artoj kaj Literaturo de Francio

| 2014-02-24
Bookmark and Share


Laurent Fabius


Zhou Xun 

 

    Vespere de la 21a de februaro en la franca ambasadorejo en Ĉinio, Laurent Fabius, franca ministro pri eksteraj aferoj, donis al ĉina aktorino Zhou Xun Kavaliran Ordenon de Artoj kaj Literaturo en la nomo de la franca registaro.

 

    Fabius laŭdis ŝin pri ŝia grava kontribuo al filmoj, precipe pri ŝia alvoko al mediprotekto kaj bonfaroj.

 

    Ricevinte la ordenon, Zhou diris: "Laŭ mia scio la eŭropa kavaliro devas esti nobelo. Male, mi ne estas nobelo, mi estas tre ordinara persono. Mi havas sentimentojn kaj travivaĵojn de la plej ordinara homo, tamen mi fieras nur pri tio, ke mi delonge klopodas fariĝi pli bona kaj sekvi pli bonan karieron." Ŝi esperas, ke ŝi klopodos laŭ sia eblo por akceli interŝanĝojn de Ĉinio kaj Francio pri filmoj.

 

    La ordeno estis starigita de la franca Kultura Ministerio en la jaro 1957 por honori homojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por literaturo aŭ artoj. Okaze de la 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio Zhou fariĝis alia ordenita ĉina aktoro post Jiang Wen, Yang Ziqiong kaj Zhang Ziyi.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments