El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibeta medicino petas enlistigon kiel monda heredaĵo

| 2014-02-21
Bookmark and Share


Tibeta kuracisto prenas medicinon en la templo Labrang.  

 

    La 19an de februaro la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo informis, ke oni jam finis la laboron pri teksto kaj videaĵo por peti enlistigon de la tibeta medicino kiel nemateria kultura heredaĵo de la mondo, kaj jam prezentis la peticion al la Ministerio de Kulturo de Ĉinio.

 

    La tibeta medicino ekzistas jam de pli ol 2 300 jaroj kaj estas unu el la plej kompletaj kaj influaj naciaj medicinoj en Ĉinio. Ĝi havas kompletan teorion kaj riĉajn klinik-spertojn. La tibeta medicino, han-a medicino, antikva barata medicino kaj antikva araba medicino estas nomataj "kvar tradiciaj medicinoj de la mondo". La tibeta medicino, vaste atentata pro sia efika farmakologio, estas valora heredaĵo por esploro de la historio, kulturo, religio kaj folkloro de Tibeto.

 

    En la jaro 2009 la tibeta opero kaj la epiko Reĝo Gesser estis enskribitaj en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Krome, Tibeto posedas ankaŭ 76 naci-nivelajn kulturajn heredaĵojn kaj 323 region-nivelajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments