El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Eesperantaj prelegoj en Wuhan, Ĉinio

| 2014-02-20
Bookmark and Share


La podianoj Glora, Aroma, Vera kaj Spado ( de dekstre laŭvice)  

    En la 15-a de februaro la membroj (Trigo, Spado, Aroma, Glora kaj Vera) de Esperantaj asocioj de la urbo Wuhan kaj la provinco Hubei prelegis pri vojaĝoj tra la mondo en Esperanto en la Urbana Hejmo de Wuhan. La temo estas: Esperantistoj vojaĝas pere de Esperanto tra la mondo! Preskaŭ 110 partoprenantoj aŭskultis la prelegojn.

 

    La prelegintoj prezentis siajn e-vojaĝojn al Eŭropo, Japanio kaj Nepalo per diapozitivoj kaj fotoj.

 

    Trigo, prezidanto de la Hubei-a E-Asocio, rakontis pri sia filino kaj Esperanto. Kiam la filino estis 15-jara, ŝi volis vojaĝi al Francio kune kun li. Trigo konsentis kun kondiĉo, ke ŝi lernu Esperanton antaŭ la vojaĝo. Post duona monato, ili flugis al Francio kaj vizitis hejmon de iu franca Esperantisto. Tie ili havis tre ĝojan tempon. Post tio la filino ekamis Francion kaj ekloĝas tie. En la lando ŝi ofte parolas kun Esperantistoj pri Ĉinio kaj pri ĝiaj kulturoj.

 


En la kunvenejo 

    Spado, vicprezidanto de la Hubei-a E-Asocio, prezentis sian renkontiĝon kun fremdaj esperantistoj en diversaj lokoj de Ĉinio. Li retrorigardis sian sperton de Esperanto-lernado kaj per fotoj prezentis la ĝojajn renkontiĝojn inter li kaj eksterlandaj e-istoj en sia hejmo.

 

    Vera, ĉina nomo Xiong Zhouxuan, ĝenerala sekretario de Wuhan-a E-Asocio, rakontis pri ŝia E-vojaĝo en Herzberg, Germanio. En la urbo ŝi ricevis varman akcepton de la germanaj amikoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments