El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Interna Mongolio de Ĉinio konstruos ekologian arbaron je 10 milionoj da muoj

| 2014-02-20
Bookmark and Share


Semado per aviadilo  

 


En la jaro 2012 okazis plantado de arboj fare de 10 mil homoj sur la dezerto Kubuqi.  

 

    La 18-an de februaro rilata estro de la popola registaro de la Interna Mongolio en norda parto de Ĉinio, kiu respondecas pri forstumado, anoncis, ke ĉi-jare oni konstruos ekologian arbaron je 10 milionoj da muoj en la Interna Mongolio por plenforte konstrui gravan ŝirmilon por ekologia sekureco en norda Ĉinio.

 

    Laŭ konigo, konsiderante la staton ke la areoj de la regiono kun malforta ekologio estas vastaj, ĉi-jare la Interna Mongolio daŭre faros konstruadon de ŝirma arbaro en nordoriento, nordokcidento kaj nordo de Ĉinio, superregadon de fontoj de sabloventoj influantaj Pekinon kaj Tianjin, la duaperiodan protektadon de natura arbaro kaj aliajn gravajn konstruadojn pri ekologia protektado, penados por plenumi novan taskon pri cedigo de kampoj al forstumado, grandigos verdigon en ĉefaj regionoj, konstruos 10 milionojn da ekologia arbaro kaj regos perdon de akvo kaj tero je 6.5 milionoj da muoj (15 muoj = 1 hektaro).

 

    Firmigante la rezultojn de la ekologia konstruado la Interna Mongolio plifortigos protektadon de la naturaj rezervejoj, tiun de la funkciaj zonoj de ekologio kaj tiun de sovaĝaj bestoj kaj plantoj, forte disvolvos industriojn de arbo, sablo kaj herbo, perfektigos politikojn pri subvencio kaj rekompenco al stepoj, daŭre praktikos la sistemon pri perioda malpermeso de paŝtado kaj pri ekvilibro de herboj kaj brutoj, aranĝos praktikadon de cedigo de kampoj al forstumado kaj konstruadon de ekzempla bazo de altprodukta kaj bonkvalita luzerno. La ĝenerala skalo de la stepa konstruado superos 40 milionojn da muoj.

 

    Ĝis nun la ekologia konstruado en la Interna Mongolio akiris bonan efikon -- la malboniga tendenco de ekologia medio malrapidiĝis, la ekologia medio de iuj lokoj pliboniĝis, la areo de arbaro atingis 355 milionojn da muoj. Dum la pasinta jaro la Interna Mongolio plenumis konstruadon de ekologia arbaro je 12.05 milionaj da muoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments