El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina vira teamo eniris la kvaran lokon de glaci-buklo (curlings) en Soĉio, Rusio

| 2014-02-19
Bookmark and Share


La ĉina teamo en la konkurso  

 

    Posttagmeze de la 17-a de februaro (laŭ la loka tempo) la ĉina vira teamo finis sian lastan rondiran konkurson de glaci-buklo. La ĉina teamo venkis la britan per 6:5 kaj eniĝis en la tria vico por ĉeesti al la duonfinala konkurso.

 

    Zang Jialiang, membro de la ĉina teamo, jam duafoje partoprenis en la Vintraj Olimpikoj, li diris, ke la teamo estas pli matura ol antaŭ 4 jaroj, ĉiuj bone kunagas.

 

    Marcel Rocque, trejnisto de la ĉina teamo el Kanado, diris, ke li tre ĝojas vidante la ĉinajn sportistojn havi la ŝancon partopreni en la finala konkurso. "Ili diligente ekzercadis en la pasinta jaro, mi fieras pro ili!" En la duonfinalo la ĉina teamo duafoje renkontiĝos kun la kanada teamo -- dufoja ĉampiono de Olimpikoj. Marcel Rocque diris, ke li ne ekspektas, sed nur esperas. "Mi esperas, ke la du teamoj same montros siajn altajn nivelojn kaj ne okazos sur ili sensencaj eraroj. Mi volas, ke la konkurso estu tiel mirinda kiel la hieraŭa, kaj ni povu gajni la sukceson."

 

    En la 19-a de februaro okazos la duonfinalo inter la teamoj ĉina kaj kanada.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments