El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nikaragvo prezentas sin per sukcesa internacia kongreso

| 2014-02-18
Bookmark and Share

    La urbo Granado gastigis ekde la 24-a ĝis la 27-a de januaro sian unuan Internacian Esperanto-Kongreson: partoprenis ĝin 39 homoj (plejmulte gejunuloj) el 11 landoj.

 

    "Ĉu pli bona mondo eblas?": oni pritraktis la kongresan temon per diversperspektivaj, altkvalitaj prelegoj, kiuj instigis la kundiskutadon inter la partoprenantaro.

 

    Komunaj distraj programeroj, prezentoj, trejnadsesioj kaj ekskursoj kontribuis al la laŭdinda, fina rezulto.

 

    Metafore, ni malkovru la ingrediencojn de tiu ĉi bongusta plado!

 

    Unue, informkampanjo: la organizantoj, nome Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA loĝanta en Meksiko, kaj Uriel Gurdián, tre lerta, juna loka respondeculo pri la landa agado en Nikaragvo, efike informadis, kaj per amaskomunikiloj, kaj per reklamado pri Esperanto dum publikaj eventoj. Por doni la eblecon al la novuloj ekspertiĝi pri tiu ĉi nemalhavebla kapablo, oni elpensis dusesian trejnadon, elstare gvidatan de Veronika Poór, TEJO-estrarano pri Aktivula Trejnado.

 

    Due, instruagado: gravaj mejloŝtonoj estis universitataj kursoj kaj ekzamenoj ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Nikaragvo (UNAN) en Managvo, kaj la partopreno en la pasintjara tutmonda KER-ekzamensesio, dum kiu kvar homoj diplomiĝis.

 

    La instruagado antaŭkongrese kulminis danke al intensiva trisemajna kurso, brilege gvidata de Julián Hernández el Kubo; ĝi kunigis proksimume dudek homojn, kiuj tre konversacieme kaj kunkanteme ekde tuj ekpraktikis la lingvon.

 

    Krome, du tre allogaj programeroj: unue, la prezento de Ĵuliana Evandro, BEJO-estrarano, pri la venonta IJK, okazonta venontjulie en Fortalezo; due, la prezento pri Muzaiko, tuttempa E-retradio, per kiu Veronika Poór priskribis la nelacigeblan teamlaboron kuŝantan malantaŭ la sukceso de tiu ĉi brilega projekto.

 

    Imagi pludaŭron de la E-movado en Nikaragvo tre facilas: dum la kongreso estis oficiale fondita la Nikaragva Esperanto-Asocio, kaj la etoso vere montriĝis promesplena por la estonteco!

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el disvastigo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments