El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Sicilio la festivalo de la Esperanta Kulturo

| 2014-02-17
Bookmark and Share

    "Mazara Festo 2014" estos festivalo de la Esperanta kulturo. Naskita de ideo de la Urbestro de Mazara del Vallo, kies saluto vi povas legi sube, la aranĝo okazos de la 21a de junio ĝis la 21a de septembro 2014 en la sicila urbo. Dum la tuta somero diversaj esperantaj artistoj el la tuta mondo eksponos pentraĵojn, skulptaĵojn, keramikojn, fotojn kaj aliajn artaĵojn. Ankaŭ talenta murpentristo de muraloj estos invitita por esprimi siajn kapablojn en kelkaj urbomuroj, kaj internacia ĉefkuiristo alportos novajn gustojn al la loĝantaro. Dum la lasta semajno, de la 15a ĝis la 21a de septembro, estos prezentataj esperantaj teatraĵoj, filmoj kaj koncertoj kaj okazos debatoj pri lingvaj kaj interkulturaj temoj. La nokto inter la 20a kaj la 21a de septembro estos la unua "verda nokto" en la mondo, kun koncertoj kaj aliaj kulturaj prezentoj en Esperanto, dum la lokaj muzeoj, restoracioj, vendejoj estos malfermitaj por la tuta nokto.

 

    La saluto de la urbestro

 

    Mazara del Vallo, urbo de maro, vento kaj suno, de antikvaj historioj kaj sentempaj gustoj, riĉa je historio kaj je monumentoj, havas la plezuron okazigi 'Mazara Festo 2014'-n, internacia festivalo de la esperanta kulturo.

 

    La esperantistoj alportas mesaĝon de tutmondeco de sia lingvo, kunliganta la homojn kiuj sin rekonas en ĝi.

 

    En la panoramo de la Mediteraneaj urboj Mazara del Vallo estas la vojkruciĝo inter malsamaj kulturoj kaj tradicioj, kiuj lasis signifajn spurojn en niaj vivo kaj kutimoj. La ĉirkaŭbrako kun homoj de tre malsamaj naciecoj igis nin tre gastamaj kaj malavaraj, kaj ni esperas ĉiam pli scipovi reprezenti imitindan ekzemplon de urbo multetna, multkultura kaj bonveniga, kie diverseco estas valoro kaj riĉo. 'Mazara Festo' volas esti ĉio ĉi. Ni laboras por ke nia urbo povu en ne tro fora estonteco esti denove 'belega kaj elstara' kiel ĝin vidis la araba geografo Al Edrisi, esti loko kie kreski kaj labori por certigi al ni mem tiun estontecon, al kiu ni direktiĝas konsciaj porti surŝultre grandan pasintecon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el disvastigo

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments