El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en la universitato Adam Mickiewicz, Pollando

| 2014-02-14
Bookmark and Share

Teksto de Ilona Koutny (Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz) kaj foto de Katalin Kováts

 


Partoprenantoj de la trijaraj interlingvistikaj studoj kaj de la unujara metodika grupo, venintaj el dek landoj, sekvas la prelegon de Humphrey Tonkin pri movadhistorio.  

 

    Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).

 

    La populara kaj diskutiga kurso de prof. Humphrey Tonkin pri nuntempa esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn.

 

    La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo, kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj:

 

    (1) internacia kaj interkultura komunikado kun Zbigniew Galor, Barbara Pietrzak, Ilona Koutny, Humphrey Tonkin kaj Michael Farris;

 

    (2) esperanta literaturo kun Humphrey Tonkin kaj Tomasz Chmielik;

 

    (3) metodiko de esperanto-instruado kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

 

    La lasta estis komuna aranĝo por la unu-jara instruista trejngrupo, kiu havis ankaŭ minikursojn pri literaturo kaj gramatiko. Dum la semajno okazis ankaŭ ekzamenoj kaj priparolo de diplomlaboraĵoj, kies prezento estas planita por la septembra sesio.

 

    Dum sia intensa semajna vizito, Humphrey Tonkin prelegis ankaŭ anglalingve pri lingvaj rajtoj en la Lingvistika Instituto, en kies kadroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kaj la rektoro de UAM amike akceptis lin.

 

    La merkreda komuna vespero abundis en programoj dank'al la riĉaj spertoj de la partoprenantoj kaj donis eblecon renkontiĝi kun kelkaj poznanaj esperantistoj. Poste, semajnfine okazis sunplenaj kaj bonetosaj ekskursoj al Gniezno (malnova katedralo) kaj al Szamotuly (kastelo kun riĉa kolekto).

 

    En septembro estas planata starto de nova interlingvistika grupo. Interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiuj volas sekvi seriozajn studojn kaj akiri atestilon pri interlingvistiko, aliĝu al la eksteraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, unikaj en la mondo! Kontakto ĉe la sube indikita adreso.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el La Balta Ondo)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments