El Popola Ĉinio>头条新闻>

La totala sumo de importo kaj eksporto de Ĉinio kreskis januare

| 2014-02-14
Bookmark and Share


Haveno en la urbo Xiamen  

 

    La ekstera komerco de Ĉinio havis bonan komencon laŭ statistiko pri importo kaj eksporto en la pasinta monato. Januare, la totala sumo de importo kaj eksporto de Ĉinio atingis 2 340 miliardojn da juanoj, kiu kreskis je 7.3% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. La sumo de la eksporto estas 1 270 miliardoj da juanoj, kreskinte je 7.6%; tiu de la importo estas 1 070 miliardoj da juanoj, kreskinte je 7%. La favora saldo atingas 194.85 miliardojn da juanoj, kreskinte je 11%. La ekonomia reprosperiĝo en Usono kaj Eŭropo eble havas influon al tiu ĉi statistiko.

 

    Ĉinio havis kreskan kvanton de importo kaj eksporto kun ĉefaj partneroj en komerco. La sumo de la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo estas 341.19 miliardoj da juanoj, tio kreskas je 14.6%; tiu inter Ĉinio kaj Usono atingas 299.23 miliardojn da juanoj, kun la kresko je 8.8%; tiu inter Ĉinio kaj ALSA estas 259.06 miliardoj da juanoj, kun la kresko je 11.3%; tiu inter Ĉinio kaj Japanio -- 170.05 miliardoj da juanoj, kun la kresko je 7.8%.

 

    Sed pro influo de la Printempa Festo, tiu rezulto ne povas antaŭe reflekti la komercon en la venontaj monatoj. Antaŭvide la sumo eble grande malkreskos februare, kaj tiujare la kreska rapido estos preskaŭ de 5% ĝis 8%.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments