El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konkurso de verkado EPĈ-2014

| 2014-02-13
Bookmark and Share

 

    Dank' al la aktiva partopreno de niaj legantoj sukcese finiĝis la Konkurso de Verkado EPĈ-2013 kun finfine 17 premiitoj, kiujn ni jam publikigis en la Rezultoj de Konkurso de Verkado, EPĈ-2013 (http://www.espero.com.cn/2013-12/19/content_30946178.htm) kaj sendis al ili premion kaj diplomon. Ĉi-jare la redakcio de El Popola Ĉinio refoje okazigis la Konkurson de Verkado EPĈ-2014 kaj nun invitas e-istojn partopreni ĝin. La konkurso konsistas el 3 ĝenroj: novelo, prozo kaj poemo kaj nun komencis akcepti kontribuaĵojn. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi plurajn kontribuaĵojn por iu ajn ĝenro antaŭ la 1-a de decembro 2014. Tiuj elektitaj kontribuaĵoj baldaŭ aperos en la rubriko.

 

    1. Kondiĉoj:

 

    La kontribuaĵo estu originale verkita en Esperanto, ne aperinta en aliaj gazetoj aŭ publikaj retejoj (blogoj ne apartenas al tiu kategorio). Principe, pri la enhavo respondecas la aŭtoroj mem, tamen estas proponate prefere ne tuŝi pornografion kaj religion, kaj la redakcio lasas al si la rajton revizii la kontribuaĵojn kaj decidi pri ilia aperigo.

 

    Kontribuaĵo estu malpli ol 1000 vortoj por novelo aŭ prozo, kaj malpli ol 60 versoj por poemo.

 

    2. Premioj:

 

    Estas tri premioj por ĉiu branĉo, kaj la nombro de la premioj estas:

 

    unua premio: 1

 

    dua premio: 2

 

    tria premio: 3

 

    La laŭreatoj ricevos diplomon kaj libron kiel premion. La organizanto havas la ekskluzivan rajton unue publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en la retejo El Popola Ĉinio. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

 

    3. Adresoj:

 

    Ĉiujn kontribuaĵojn sendu (en doc, rtf aŭ txt) al la redaktoro s-ro Mao Zifu: anteo@qq.com kun detalaj informoj, ekzemple vera nomo, ŝtataneco, sekso, kontakta adreso por ricevi premio(j)n.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments