Ĉina komercisto per alta prezo revenigos kulturajn objektojn el la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan
La 7 kolonoj el la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan
Ĉina komercisto Huang Nubo
Laŭ persona interkonsento de Ĉinio kaj Norvegio, ke en tiu ĉi septembro, revenos al Ĉinio 7 kolonoj el la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan. Tiuj kolonoj estis kulturaj objektoj aĉetitaj de oficiro de la norvega armeo antaŭ pli ol cent jaroj.
Ĉina komercisto Huang Nubo helpis por atingi la interkonsenton. Li donacis preskaŭ 1.6 milionojn da usonaj dolaroj al norvega muzeo KODE, kun la espero, ke Ĉinio revenigos tiujn kolonojn.
Laŭ informo de la muzeo, totale estas 21 kolonoj kaj 7 el tiuj estos senditaj al Ĉinio en septembro de la kuranta jaro. Tiuj kolonoj eksponiĝos en la Muzeo de Arto kaj Arkeologio en la Pekina Universitato.
Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong