El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolangma-Everest!

| 2014-02-12
Bookmark and Share


Parto de la montaro Himalajo  

 


Mapo de la itinero de la piedmarŝo al la monto Ĉomolangma-Everest! 

 

    Piedmarŝo al la monto Ĉomolangma-Everest estas nova projekto de la retejo Vojagxo.info -- sporta vojaĝo al la baza tendaro de la monto Everest -- (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolangma) -- la plej alta monto en la mondo. Ĝi situas en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Ĉinio.

 

    Laŭplane oni startos el Katmanduo komence de oktobro de 2014. Oni buse veturos de Katmanduo al la setlejo Jiri (Ĝiri), kaj poste piedmarŝos laŭ pado al vilaĝo Lukla, poste laŭ la tradicia itinero de piedmarŝo al la baza tendaro preter la vilaĝoj Namĉe Bazar, Tengboche, Dingboche ĝis najbara al Everesto monto Kala Patthar. Ĉi tie, apud baza tendaro de monto Ĉomolangma-Everest estas nia supra punkto de la piedmarŝo. Post atingo de ĝi oni revenos laŭ sama itinero.

 

    Atentu, ke tiuj vojaĝantoj, kiuj ne volas plu piedmarŝi kelktagan parton de Lukla ĝis Jiri povas antaŭmendi flugon el Lukla ĝis Katmanduo.

 

    Plena supozata daŭro de la vojaĝo estas ĉirkaŭ 20 tagoj. Post reveno laŭplane oni ekskursas apude, ekz. Pokĥara kaj revenas al la hejmo. Ĉiuj vojaĝantoj ricevos Gvidlibron al Everesta Baza Tendaro.

 

    Pliaj detaloj kaj aliĝilo troveblas en la retejo http://vojagxo.info/piedmarso-al-everesto/.

 

    La retejo "vojagxo.info" realigas ne nur tiun ĉi ekzotikan projekton, sed ankaŭ plurajn aliajn: vojaĝo laŭ la Trasiberia Fervojo, Sudamerika Karavano, Vojaĝanta Somero, Pilgrimado en Turkio, kaj aliaj. Se vi ŝatas nekutimajn Esperanto-aranĝojn, se vi ŝatas aventurojn, interesaĵojn, do indas konatiĝi kun la novtipa servo de Vadim Biserov ĉe: http://vojagxo.info.

 

(Kontribuo de Szilvási László / Ret-Info)

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments