El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio akiris sian unuan medalon el la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj

| 2014-02-12
Bookmark and Share


Han Tianyu post gajno de la arĝenta medalo  

 


Charles Hamelin (meze), Han Tianyu (dekstre) kaj Victor Ahn en la premidona ceremonio

 

    La 10an de februaro 17-jara ĉina sportisto Han Tianyu gajnis la arĝentan medalon en la vira 1500-metra mallongkureja rapid-sketado per la rezulto de 2 minutoj kaj 15.055 sekundoj. Tio estis la unua medalo de la ĉina delegacio el la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj.

 

    Post preparkonkurso kaj duonfinalo, du ĉinaj sportistoj Han Tianyu kaj Chen Dequan eniris en la finalon kun aliaj kvin sportistoj. Inter ili estis kanadano Charles Hamelin kaj sudkoreano Lee Jung-su, kiuj okupis la antaŭajn du lokojn de la mondo, kaj usonano J. R. Celski, gajninto de la tria loko en la lastaj Vintraj Olimpikoj. Han Tianyu okupis nur la 11an lokon de la mondo en tiu ĉi konkursa sezono.

 

    En la finalo, komence Han Tianyu kaj Chen Dequan antaŭis, tamen en la kvina rondo antaŭ la fino ĉiuj sportistoj sin akcelis, kaj Charles Hamelin, gajninto de du oraj medaloj en la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj, okupis la avangardan lokon. Han, rusa sportisto Victor Ahn kaj sudkoreano Lee Jung-su tuj sekvis lin. Finfine 29-jara Charles Hamelin, la unua atingis la finon per la rezulto de 2 minutoj kaj 14.985 sekundoj, Victor Ahn gajnis la bronzan medalon per la rezulto de 2 minutoj kaj 15.062 sekundoj kaj Chen Dequan la kvinan.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments