El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 30a Internacia Festivalo en Nördlingen, Germanio

| 2014-02-10
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


Scenoj el la 30a Internacia Festivalo en Nördlingen, Germanio

 

    Ĉi-jare la trian fojon okazis la Internacia Festivalo en la pitoreska urbeto Nördlingen en la bavara parto de Germanio. Ĝi estis anoncita kiel la lasta, do multaj deziris adiaŭi HDP-on (Hans-Dieter Platz) kaj venis ĝui la festivalon okazantan de la 27a de decembro 2013 al la 3a de januaro 2014 kun la kadra temo Retrospektive. Ĉiuj estis kontentaj renkonti siajn iamajn geamikojn. En la evento partoprenis 122 esperantistoj el 22 landoj. Inter la plej malproksimaj ne mankis japanoj, israelanoj, rusoj kaj islandano. Irananoj ne povis veni pro nericevo de la vizo. Por ĉiuj estis granda surprizo, kiam oni eksciis, ke la ĉi-jara IF ne estos la lasta, kiel antaŭe anoncite. La adiaŭa okazos venontjare en Jülich... ĉu vere?

 

    Post la enkondukaj vortoj de la organizanto HDP estis ofertita ŝaŭmvino pro la 30-a jubileo de la aranĝo. Mikaelo Bronŝtejn el Rusio gvidis la interkonan vesperon. Li amuzis la publikon per kelkaj skeĉoj kaj prezentis novulojn. Sekvis la kutima vespera "knajpumado", kiu donis ŝancon pli bone konatiĝi kaj amikiĝi ĉe glaso da biero, vino aŭ koktelo. Ankaŭ dum la posttagmezaj kafo-paŭzoj la "knajpo" (IF-trinkejo) estis amase frekventata.

 

    La programo kiel ĉiam estis abunda kaj bunta. Dum la dimanĉa matineo oni omaĝis IF-partoprenantojn, kiuj forpasis lastatempe. Oni povis spekti filmon pri "Giganta araneo" prezentita sur DVD de Ugo de Riu. Bildserion kun rakontado pri la vojaĝo tra Islando montrante la islandan naturon prezentis Barbara Muhlemann. Pri spertoj en Nepalo dum la Himalaja renkontiĝo kaj pri regulaj someraj renkontiĝoj en Pluezeko rakontis la geedza paro el Bretonio gesinjoroj Dubois. Okazis paroliga kurso por komencantoj sub la gvido de Aĥman Junusov el Dagestano, matena gimnastikado kun Barbara Poterucha kaj vespera jogo kun Arlette Plutniak. Japanan arton -- origamio -- instruis Larysa Osadchuk kun Anastasia Jemakova el Ukrainio. De Anna Striganova oni aŭskultis pri fabelaj mondoj, Dima Ŝevĉenko parolis pri libro-eldonoj de la rusa eldonejo Impeto, Mikaelo Bronŝtejn rakontis pri spertoj dum siaj vojaĝoj al IF kaj dum la aŭtora horo li prezentis siajn verkojn, kiujn oni povis aĉeti. Kun Ljuba Malezh okazis "Posidelki" -- teotrinkado kaj gustumado de dolĉaĵoj. Komputilado ĉiam pli kaj pli disvastiĝas ankaŭ en nia medio. Pluraj komputilis dum la evento.Okazis kelkaj vizitoj al la urbo, promenoj sur la urba murego, supreniro al la turo Daniel kaj vizito al la muzeo Rieskrater.

 

    Jam la sepan fojon efektiviĝis IVU-prelegoj: pri Krateroj, Asteroidoj, Meteoritoj parolis Bernad-Régis Larue, pri Aŭroro -- la nordia lumo -- Amri Wandel, la Novparolon-Retrospektive klarigis Ian Fantom, pri Ĵurnalismo en Turkio donis informojn Thomas Bormann. La prelegon Slovakio: modela EU-lando en interreta multlingva lingvo-instruado prezentis Jozef Reinvart, vicambasadoro de Slovakio.

 

    Aliaj prelegoj temis pri: diversaj kongresoj en Israelo, pri grimpado sur Akonkagvo laŭ la spuroj de Tibor Sekelj kaj pri Esperanto-informado en la interreta epoko. Ĉion tion prezentis Amri Wandel. Tatjana Loskutova rakontis pri tri vizititaj landoj (Albanio, Serbio kaj Moldavio), kie ŝi prelegis pri Esperanto. Faktorojn de aĝiĝo klarigis Harald Schicke, preventon de ostoporozo Frank Nitzsche. Kunlaboro kun la redakcioj el vidpunkto de la ĵurnalisto estis la temo de Alfred Schubert. Stefan MacGill parolis pri Novaj ventoj ĉe UEA.

 

    Ne mankis kutima antaŭsilvestra programo IF en retrospektivo. Dum ĝi Brian Moon prezentis bildojn el la pasintjara IF en Dortmund. Oni povis rigardi fotoalbumojn el pasintaj IF-oj kaj interesajn trukfotojn de Klaus-Dieter Albrecht. Diskutrondon pri politiko animis Bert Schumann. Ian Fantom ludis pianon, tabloludojn iniciatis Nora Caragea. Libroservon prizorgis Alain Delmotte. Kelkfoje eblis ĝui endoman saŭnon.

 

    La tradicia Silvestra vespero komenciĝis per festa kaj luksa bankedo. Sekvis balo inaŭgurita per polonezo sub la gvido de Barbara Muhlemann kaj jam kutima plurfoja festado de novjaroj... Vesperaj programeroj inkluzivis Jubilean programon, Operan kabaredon, Esperantan dancvesperon, Rusan bardan kulturon, koncerton de Nataŝa Bertze. Estis prezentita pupteatraĵo Nuksorompilo. Dum la internacia vespero oni ĝuis buntan programon, al kies bona sukceso kontribuis la partoprenantoj mem. Oni aŭskultis kantojn, gitar- kaj pianludadon, skeĉojn, poemon. Oni spektis israelajn kaj bretonajn dancojn. La ludadon de la korea instrumento jang-gu prezentis en la nacia kostumo Song Jeon-ok. Al la ekzamenintoj estis transdonitaj IVU- atestoj.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la bavara urbo Rothenburg ob der Tauber. Post agrabla promeno tra la mezepoka urbo oni bonguste kaj abunde tagmanĝis en restoracio Ratsstube. Poste oni povis ankoraŭ individue promeni. Ĉiuj ĝuis la etoson de la Internacia Festivalo. Por pluraj estis ĝojiga la afero konstati, ke IF-oj ne finiĝis. Koran dankon al la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz, kiu dum 30 jaroj faris grandan laboron por bono de ni ĉiuj. Do, tiuj, kiuj ne havis eblecon adiaŭi lin povas tion fari ĉi-jarfine en Jülich.

 

    Venu ĝui neforgeseblajn jarfinajn tagojn kaj bonvenigi la Novjaron 2015!

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments