El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping akceptis specialan intervjuon de la Rusa Televida Stacio

| 2014-02-10
Bookmark and Share


Xi Jinping intervjuata de la Rusa Televida Stacio  

 

    Laŭ informo de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo el Soĉio, la 7-an de februaro en Soĉio de Rusio ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping akceptis specialan intervjuon de la Rusa Televida Stacio. Li respondis demandojn de la prezidanto de la stacio pri la disvolva perspektivo de Ĉinio kaj pri siaj individuaj hobioj.

 

    Demandite pri la disvolva perspektivo de Ĉinio Xi Jinping respondis: por Ĉinio kun 1.3 miliardoj da loĝantoj profundigo de reformado absolute ne estas facila afero. Post reformado de pli ol 30 jaroj la reformado de Ĉinio jam eniris en profundakvan areon. Oni povas tiel diris, ke facila kaj ĝojiga reformado estis jam plenumita, viando estis formanĝita kaj nun restas nur malmolaj ostoj. Tio postulas, ke oni havu grandan kuraĝon kaj firmajn paŝojn. Havi grandan kuraĝon signifas, ke vizaĝe al malfacila reformado oni devas iri antaŭen, kuraĝi preni sur sin respondecon, manĝi malmolajn ostojn kaj iri sur danĝeran malprofundaĵon. Havi firmajn paŝojn signifas, ke oni devas precize teni direkton, firme iri antaŭen, precipe ne fari renverseman eraron.

 

    Parolante pri siaj individuaj hobioj Xi Jinping diris, ke li ŝatas legi librojn, spekti filmojn, vojaĝi kaj promeni. Tamen pro sia okupo li preskaŭ ne havas liberan tempon.

 

    Parolante pri la sporto Xi Jinping diris, ke li ŝatas naĝi, montgrimpi, ludi piedpilkon, flugpilkon, korbopilkon kaj tenison, kaj ekzerci sin per wuŝu-o, tradicia ĉina luktarto. Li ŝatas ankaŭ spekti prezentadon de glacipilko, rapida sketado, arta sketado kaj lerteco sur neĝkampo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments