El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

| 2014-02-10
Bookmark and Share

Matthieu Desplantes

 

 

    En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi ĝian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

 

    Plej ofte video kaj subtekstoj estas en apartaj dosieroj. La subteksta dosiero ĝenerale havas la finaĵon .srtaŭ.ass kaj estas nura teksta dosiero konsistanta el ĉiuj subtekstoj kun ties daŭroj kaj pozicioj. Se vi jam havas alilingvajn subtekstojn por tiu filmo, vi povas simple malfermi la dosieron kaj traduki la tekston al Esperanto (simple reskribu la nunan lingvoversion, tamen konservu la ekzistantajn tempo-indikojn de unuopaj subtekstoj – tio ŝparos al vi vian tempon por agordado de la tempo al la bildo/parolo. Tamen prefere poste provrigardu kaj reagordu la tempon, foje la traduko estas pli/malpli longa ol la originala subteksto).

 

    Se vi volas mem krei la subtekstojn dekomence, ekzistas multaj programoj por tio. Rekomendindaj estas "Aegisub", disponebla por ĉiuj operaciumoj, kaj "Subtitle editor" por Linukso, ambaŭ facile troveblaj per reta serĉilo. La funkciado estas simila: ŝargu videon, kaj la programo povos bildigi ĝian sonon en formo de ondo, sur kiu vi povas aranĝi la pozicion de ĉiu subteksto. Kiam vi konservos vian subtekstan dosieron, elektu la signaron UTF-8.

 

    Ne traduku laŭvorte, ĉar subteksto estas ĝenerale pli mallonga ol la parola teksto. Por ĉiu subteksto, evitu skribi pli ol du liniojn kaj pli ol 15 signojn en sekundo; la spektanto havu tempon legi, kaj la ekrano ne estu tekstokovrita.

 

    Spekti filmon kun subtekstoj estas multe pli simple ol krei ilin. Multegaj programoj ekzistas por spekti videojn. Unu el la plej uzataj estas VLC, disponebla por ĉiuj operaciumoj. Se la video- kaj subtekstodosierojn havas la saman nomon kaj estas en la sama dosierujo, la filmo aŭtomate aperos kun la subtekstoj. Alie, komencu spekti la videon kaj ŝovu la subtekstan dosieron al la VLC-fenestro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el La Balta Ondo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments