El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantologia Konferenco en Bonaero

| 2014-02-08
Bookmark and Share

    Startinte en 1978, la Esperantologia Konferenco iĝis jam konstanta kaj tre ŝatata programero de la ĉefa tutmonda evento de la Esperanto-socio. Ĝi havos sian 37-an sesion kadre de la 99-a UK en Bonaero, fine de julio.

 

    Organizata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, la ĉiujara Esperantologia Konferenco ebligas la prezenton de studoj pri Esperanto kaj rilataj temoj, entreprenitaj laŭ diversaj fakaj kaj esploraj perspektivoj. Ĝia malferma, altnivela kaj interfaka karaktero proponas unikan ŝancon por riĉiga interŝanĝo de scioj kaj vidpunktoj inter fakuloj kaj anoj de la publiko.

 

    La kunordigantoj de la Bonaera Esperantologia Konferenco estas pof. Esther Schor, fakulo pri la angla literaturo ĉe la Universitato de Princeton, Usono, kaj José Antonio Vergara, estrarano de UEA.

 

    Oni bonvenigas prelegoproponojn pri ĉiu ajn aspekto de Esperanto kiel lingvo, kiel socia kaj kultura fenomeno k.s., aŭ pri aliaj esplorkampoj ligitaj al interlingvistiko. Kandidatoj anoncu sin per resumo kaj mallonga biografia informo ĝis la 31-a de majo retpoŝte al prof. Esther Schor.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments