El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭriĝis la Kultura Festivalo de Oroĉen-nacio en Ĉinio

| 2014-02-08
Bookmark and Share


Oroĉen-nacianoj en la naciaj vestoj  

 

    Posttagmeze de la 5-a de februaro inaŭguriĝis la Kultura Festivalo de Oroĉen-nacio en la urbo Hohhot, ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. En la periodo de la Printempa Festo, tradicia festo de Ĉinio laŭ la luna kalendaro, la nacia kulturo de oroĉen-nacio kun arbar-ĉasa esenco estas kondukita en urbon por montri al vizitantoj en- kaj eksterlandaj la kulturan ĉarmon de tiu ĉi longhistoria nacio.

 

    Oroĉen estas tradicia nacio kiu faris ĉasan ekskurson en la antikveco, ĝiaj nacianoj distribue loĝas en la Interna Mongolio kaj la provinco Heilongjiang. Antaŭ la jaro 1949 en kiu stariĝis la nova Ĉinio, la nacio restis en la stato ĉasi, kolekti kaj fiŝi por sin vivteni, ĉiuj viroj de la nacio estis elstaraj rajdantoj kaj arkpafistoj. Ekde la jaro 1949 la nacianoj komencis fari agrikulturadon ekster arbaroj.

 

    En la vespero de la kultura festo, oni okazigis surscenan prezentadon Brava Oroĉen kiu daŭris dum pli ol unu horo. Dum la prezentado la prezentantoj vive reaperigis la naciajn ĉasadon kaj aliajn aktivadojn per siaj kanto kaj danco kun naciaj tradiciaj vestoj kaj cervaj ĉapeloj. La plej aĝa prezentanto estas 81-jara kaj la plej juna nur 7-jara, 45 porcentoj da prezentantoj estas oroĉen-nacianoj.

 

    Samtempe la ekspozicio Mistera Oronĉen inaŭguriĝis. En ĝi estas ne nur mova eksponado de la naciaj dancoj kaj diversaj artoj, sed ankaŭ objekta eksponado de kulturaĵoj, bildoj kaj dokumentoj, ili prezentis la kulturojn arbar-ĉasa, nemateria, religia kaj historia.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments