El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Salutmesaĝo de s-ro LEE Jungkee al ĉinaj esperantistoj

| 2014-02-07
Bookmark and Share


LEE Jungkee en la inaŭguro de la Ĉina Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato 

 

    Estimataj ĉinaj esperantistoj,

 

    Okaze de la novjara festo laŭ luna kalendaro mi sendas salutmesaĝon. Mi esperas, ke ankaŭ en tiu ĉi jaro ĉinaj samideanoj brile kontribuos por nia movado enlande kaj eksterlande. Aparte mi esprimas koran dankon en la nomo de UEA pro tio, ke tiom da multaj ĉinaj esperantistoj aliĝis al UEA kiel individua membro. Por tio kara s-ro Trezoro (HUANG Yinbao), konsiliano de UEA brile moviĝis. Mi firme kredas, ke en tiu ĉi jaro pli da Esperanto-renkontiĝoj okazos en Ĉinio, tra kiuj naskiĝos kompetantaj esperantistoj.

 

    Esperante vian feliĉon kaj sanon mi kore salutas.

 

Sincere via,

LEE Jungkee

(Estrarano de UEA)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments