El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Raporto de PakEsA pri loka agado

| 2014-01-28
Bookmark and Share

de Shabbir Ahmad Sial, Prezidanto de Pakistana Esperanto Asocio

 

La kunvenantoj de la Pakistana Esperanto Asocio

 

    Hodiaŭ okazis unutaga trejna sesio/Esperanto-Laborejo rilate al la venonta 2-a SAS en Multan urbo, kiun partoprenis multaj gelaborantoj de diversaj organizaĵoj inkluzive de s-ro M. Saleem Raja,

   

    s-ro Zahid Hussain, s-ro Zaheer Abbass, s-ro Allah Dad Khan,

 

    s-ro Ameer Ali Qureshi, s-ro Naeem Khan Marral, s-ino. Zakia Siddiki,

 

    s-ino Ruqqiya Siddiq, s-ino Marjam Ajub, s-ino. Manaver Sultana,

 

    s-ino. Shugufta Habib, s-ro. Muhammad Essa Bhutta, s-ro Muhammad Lukman Ajub, s-ro Muhammad Zahid (el Lahore urbo).

 

    Je la 10-a horo komenciĝis la programo. Estimata  Tariq Umar Chauhdry, ĉefgvidanto kaj KAEM-ano de PakEsA, prelegis kaj bonvenigis la partoprenantojn. Li parolis pri Esperanto-movado kaj pri graveco de la 2-a Sud-Azia Seminario (2-a SAS), kiu okazos en Lahore urbo de la 25-a feb. ĝis 1-a marto 2014. Li invitis ĉiujn partopreni la Seminarion.

 

 

    Poste okazis paŭzo kaj estimata Tariq Umar Chauhdry invitis min (Shabbir Ahmad Sial) komenci Esperanto-klason. Mi gvidis bazan kurson de Esperanto por tri horoj ĝis paŭzo de tagmanĝo. Poste denove komenciĝis la kurso por du horoj. Je la 4-a horo okazis muzika programo, kaj samideano Essa Bhutta kaj s-ro Allah Dad khan kantis diversajn kantojn.

 

 

    Nokte unu delegito de PakEsA oficiale vizitis la hejmon de s-ro Muhammad Akram Rongha por kondolenci lin pro morto de lia frato kaj patrino kiuj mortis antaŭ kelkaj tagoj. Tie ili ankaŭ diskutis administrajn aferojn de PakEsA kaj oni invitis lin partopreni, kunlabori, gvidi, subteni kaj helpi por okazigi la 2-an SAS-on kiel eks-estrarano kaj supera ano de PakEsA.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments