El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto ekhavis novan vizaĝon

| 2014-01-28
Bookmark and Share


Nova kovrilpaĝo de la revuo

 

    Meze de oktobro Fabrício Valle estis elektita la nova redaktoro de la revuo de la Universala Esperanto-Asocio, la plej prestiĝa kaj disvastiĝinta periodaĵo en Esperanto.

 

    Li mem dum jardeko ne membris en UEA. Por ekhavi superrigardon pri la revuo, kiun li ekredaktas, li tial devis pruntepreni kelkdek numerojn de la revuo en la biblioteko de loka Esperanto-asocio, li rakontas en sia blogo.

 

    La novan aspekton de la revuo fasonis la brazila neesperantista reklamgrafikisto Cleber Lemes Brito. La aspekton de la nova kovrilpaĝo elektis la estraro de UEA inter kelkaj proponoj. La revuo nun denove portas sian oficialan nomon "Esperanto", sen la aldono "revuo", ial aperinta dum la deĵoro de la antaŭa redaktoro.

 

    Laŭ informo en la januara numero, Cleber Lemes Brito ankaŭ estonte enpaĝigos la revuon. UEA tamen havas kontrakton nur kun Fabrício Valle, kiu siavice trovis la neesperantistan grafikiston kaj pagos ties eventualajn estontajn servojn el sia honorario.

 

    La redaktora kontrakto validas dum unu jaro, kaj plej laste en aŭgusto de 2014 la estraro de UEA pritaksos la rezulton por decidi, ĉu fari novan kontrakton kun Fabrício Valle por la jaro 2015. La aranĝo similas al tiu, kiun UEA havis kun la antaŭa redaktoro, tamen kun la diferenco, ke la antaŭa redaktoro mem prizorgis ankaŭ la enpaĝigon.

 

    Post la finredakto de la unua numero, Fabrício Valle en sia blogo pardonpetis pri la multaj fuŝoj, kiuj laŭ li enŝteliĝis la unuan numeron, pro "manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo". La reagoj de legantoj estis grandparte pozitivaj, eĉ se multaj miras pri la malapero de la gravaj rubrikoj "Laste aperis" kaj "Forpasoj".

 

    -- La grafika aspekto estas sufiĉe bona. Finfine ĝi falis en manojn de profesiulo, mirinde ke daŭris tiomege por ke ĝi renoviĝu... Ne ĉio tamen entute plaĉis, ekzemple, la kovrilo, sed tio estas detalo, komentas Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto.

 

    Pri la enhavo li ankoraŭ ne povas multon diri:

 

    -- Mi apenaŭ povis legi, mi preferas atendi la paperan version. Sed videblas ke nova spiro alvenis kaj tio jam estas sufiĉe kontentiga kompare al la longa stagnado, kiun la revuo spertis!

 

    Renato Corsetti, antaŭa prezidanto de UEA, konsentas:

 

    -- Grafike tre pli bona ol antaŭe. Enhave mi ne certas. Certe estas multaj malgrandaj novaĵoj, kaj tio estas io bona, sed mi ne scias, kiom longe oni sukcesos eviti longajn kaj tedajn artikolojn de estraranoj aŭ similaj rolantoj.

 

    Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke ŝanĝoj en revuo povus logi pli da homoj aliĝi al UEA?

 

    -- Mi vidas multan entuziasmon en la reto kaj certe kelkaj homoj nove aliĝos, sed en la longa daŭro la homoj ne aliĝas al UEA, ĉar la revuo estas pli bela. Se la movado estas forta kaj antaŭeniranta (en tempoj kaj landoj, kiuj rigardas al la estonteco kaj al idealoj) ankaŭ UEA havas pli da membroj, sed en situacioj, kiel la eŭropa, kie oni sukcesis mortigi la idealan puŝon, nenio povas helpi.

 

    Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, estas iom kritika:

 


Ĝiaj paĝoj  

 

    -- Por mia gusto eble iom tro da koloro kaj vario sed kompreneble temas pri personaj gustoj. Ĝi sendube estas grafike multe pli alloga kaj enhavas multe pli da laboro kaj prizorgo ol la antaŭa, sed ĉu ankaŭ la "vera" enhavo atingas la saman nivelon, tion mi konstatos post legado de pluraj numeroj, mi celas: unusola numero estas tro malmulte por prijuĝi, pozitive aŭ negative. Almenaŭ, miaopinie, ses monatojn oni devos atendi.

 

    -- Ke la unuajn vortojn de redaktoro B mi trovas kompleta stultaĵo, tion mi povas jam nun diri. Eble li prefere tenu sin en la kulisoj, ĉar tiuj provoj spriti... nu, ankoraŭ ne vere konvinkas. Sed unu numero kaj unu artikolo, kiel dirite, estas malsolida bazo por definitiva juĝo. Cetere: la ĉefa organo de la Esperanto-movado vere ne estas loko por tekstoj celitaj al "komencantoj kaj komencintoj".

 

    Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke pli leginda revuo povus logi pli da homoj aliĝi?

 

    -- Certe. Se la servoj de asocio aŭ entrepreno estas bonaj kaj taŭgaj al la homoj, aŭ almenaŭ interesovekaj kiel la revuo kun sia nuna aspekto kaj kreitaj esperoj, tute certe homoj aliĝos aŭ aĉetos varojn. Se ili ne estas bonaj, ili foriros. Tio estas tiom memevidenta, ke apenaŭ necesus debati.

 

    -- Kaj ĝuste tial mi siatempe trovis la aferon tiom nekomprenebla ĉirkaŭ la redaktora batalo: kiel eblas, ke kelkaj homoj, Corsetti ĉekape, povis argumenti, ke ne gravas la enhavo de la revuo, ke homoj ne aliĝas al UEA pro la revuo aŭ aliaj servoj... Por kio do oni aliĝas, simple por fordonaci la monon al senfunda puto? Tiukaze, kial oni entute proponas servojn? Proponu neniun bonan servon, kaj tamen plu enkasigu kotizojn, ĉar homoj ja ne aliĝas pro la servoj. Ĉu ni vere loĝas en la sama universo?

 

    Libera Folio petis komenton de ĉiuj vivantaj eksredaktoroj de la revuo, sed nur István Ertl pretis komenti:

 


Ĝiaj paĝoj  

 

    -- Partoprenante Novjaran Renkontiĝon familian en Saarbrücken, mi tempis ĝis nun nur por rapida trafoliumo, kaj lego de 4-5 paĝoj. Mi aprezas la diversecon de la temaro, kaj aparte la kuraĝan elekton de politika (sed lingvorilata) temo pri kiu oni ne facile legas aliloke: la komunikaj aspektoj de la irana-usona konflikto.

 

    Libera Folio: En kiu direkto vi esperus, ke la nova redaktoro evoluigu la revuon?

 

    -- Ŝajne li estas homo aŭskultema kaj adaptiĝema, kiu aktive esploras la emojn kaj intereson de la legantaro, kiujn la revuo atendeble spegulos. Li tuj klopodas formi viglan komunumon, kies kristaliĝa punkto estas la revuo.

 

    Fabrício Valle mem diras, ke eventualaj pliaj ŝanĝoj en la aspekto kaj enhavo de la revuo tute dependas de la reagoj:

 

    -- Mi aŭskultos la legantaron, mi enketos pere de demandaro kiun mi preparas nun, mi atendas la taksadon de la estraro de UEA, mi atente legos konsilojn de fakuloj kiel vi ktp. Mi fakte ne scias kio ŝanĝiĝos. Kiel mi diris al vi en la intervjuo, la klientoj, tio estas, la legantaro de la revuo, la membraro de UEA diktos kio restos, kio ne.

 

    En sia blogo la nova redaktoro pentras grandajn perspektivojn por la evoluo de la revuo: Miaopinie, por plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, ekstraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp.

 

    Libera Folio: Ĉu efektive en la buĝeto de UEA estas mono por pliigo de la paĝonombro kaj 12-a numero?

 

    Fabrício Valle: Tute ne, sed ĉio evoluas en la mondo! UEA baraktas kontraŭ financaj malfacilaĵoj, sed kiu povas aserti ke ĝi ne kapablas reagi, kiel fenikso? Eble nur la eternaj kritikantoj ne kredas pri tiu reago.

 

    Libera Folio demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kio laŭ li necesus, por ke finance eblu realigi la revon de la nova redaktoro pri pli da paĝoj kaj numeroj.

 

    Osmo Buller: Tio povus fariĝi ebla, se la abonantaro ege kreskus. En 2013 estis ĉirkaŭ 2.970 abonantoj, sed necesus pli ol 4.000, antaŭ ol povi pensi pri pli da paĝoj kaj numeroj. La kresko de pres- kaj sendokostoj estus granda kaj sekve la enspezoj devus multe kreski por financi tion.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments