El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Povrina nun havas amikon, edzon aŭ Dio scias kion

| 2014-01-27
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Dum la pasinta aŭtuno Povrina ekhavis amikon, edzon aŭ ĉiukaze kunulon –flavbruna virkato, kiu laŭ multaj estas pli belaspekta ol Povrina mem. Povrina ja havas reputacion pro la malbelo, sed ŝajne tio estas afero de la homa mondo.

 

    En aprilo last-jare dum iom da tempo nigra kato (supozeble vira) estis kun ŝi, kaj ekde septembro tiu ĉi nova kato. En la mondo de katoj Povrina ŝajne estas populara. Eble la katoj havas aliajn kriteriojn pri estetiko ol la homoj.

 


La du katoj komence en "prudenta" distanco unu de la alia 

 

    Ekde nun mi nomu la virkaton "Flavbruno". Kiam mi por la unua fojo vidis Flavbrunon, mi ne sciis kiajn rilatojn Povrina kaj li havas. Tiam la du katoj tenis sufiĉe "prudentan" distancon inter si. Mi volis ekscii por kio Flavbruno estas proksime de Povrina. Se li venus nur por ŝtele manĝi ŝiajn manĝaĵojn, mi estus preta forpeli lin.

 

    La kunvivado de Povrina kaj Flavbruno

 

    Iom post iom tamen montriĝis, ke la du katoj estas tre amikaj unu al la alia. Foje mia kolego Jiang Limin lasis antaŭ la loĝejo de Povrina malgrandan plastan ujon de jahurto. Mi jam sciis, ke ŝi mem ne ŝatas ĝin. Sed Flavbruno venis kaj komencis leki la jahurton, kaj jen surprizo: Povrina alproksimiĝis al la kunulo kaj batis la vizaĝon al li (!), kvankam ne tiom forte.

 

    Similaj batoj ripetiĝis dum la postaj tagoj. Mi retumis serĉante kion tia faro signifas inter la anoj de la kata raso, kaj trovis, ke temas pri petolado al intimulo.

 


Ili kune manĝas... 

 


...kaj kune fermas la okulojn. 

 

    Dum Povrina absolute ne timas homojn kaj mem alproksimiĝas al ili, Flavbruno multe timas ilin kaj, kiam homoj venas, tuj pretigas sin por forkuro. Sed strange, li pli multe kaj pli laŭte alparolas homojn per miaŭado, kiun Povrina ofte ŝparas.

 

    Baldaŭ komenciĝis la vintro, kaj foje ili eĉ kunestis en la dometo de Povrina. Tamen Flavbruno ĉiam elsaltis de la loĝejo kun nemalgranda bruo, kiam li trovis homojn aliri la dometon.

 

    Misteroj de la fal-akcidento

 

    En decembro dum iom da tempo mi estis tre okupita helpi la organizadon de la 32-a Komuna Seminario inter Aziaj Junularoj, kiu okazis en Pekino. Intertempe la du katojn mi tute ne renkontis. Post la seminario mi aŭdis mian kolegon Liu Sigong paroli kun aliaj, ke Flavbruno falis en liberan spacon antaŭ la subteraj ĉambroj de la ofic-domo, de kiu apudas la dometo de Povrina.

 

    Li parolis rapide en la ĉina lingvo, kaj mi povis nur kompreni, ke la virkato estas tie jam de kelkaj tagoj kaj povus morti pro malsato. Efektive foje mi povis aŭdi miaŭadon, kiam mi staris ĉe la katloĝejo.

 


"Danĝere! Ne proksimiĝu al homo." 

 


"Kara, kial vi ignoras mian averton?" 

 

    Restis al mi multe da misteroj pri la akcidento. Ĉu katoj povus morti pro malsato nur post kelkaj tagoj da fastado? Ĉu ni ne povus malfermi la fenestrojn de la subteraj ĉambroj por savi Flavbrunon? Sed ŝajne Liu Sigong multe klopodis tiurilate, ĉar li ankaŭ parolis pri ŝlosiloj kaj pri tio, ke la subtera spaco estis plena de rubaĵoj. Do mi ne provis interveni en la aferon.

 

    La koro kvazaŭ ŝiriĝis al mi, kiam mi aŭdis la miaŭadon de Flavbruno, kiu devas esti petanta helpon per la daŭraj krioj. Povrina certe ne povas esti trankvila, mi supozis. Sed almenaŭ supraĵe ŝi tute ne ŝajnis tia, kiam mi sukcesis vidi ŝin post iom da intervalo. Kiel kutime ŝi min aliris, ĉirkaŭiris kaj iomete miaŭis. Eble interspeciaj diferencoj malhelpis min kompreni kion ŝi tiam sentis.

 

    Singardeman Dio gardas, sengardeman ankaŭ Dio gardas

 

    Komence de januaro mi devis supozi, ke Flavbruno povus esti malfortiĝanta kaj eĉ jam mortinta. Sed subite mi renkontis lin proksime de la dometo de Povrina! La surpriza renkonto ĝojigis min kaj mi ne plu povis reteni min ekscii la detalojn pri la tuta okazaĵo. Mi iris demandi alian koleginon Liu Zijia, kiu estis ankaŭ implikita en la savprovo kaj kun kiu mi povas paroli esperante. Mi volis tuj bone kompreni kio vere okazis.

 

    Ŝi rakontis al mi, ke la du katoj kune falis en la subteran spacon dum petolado. Oni tuj iris al la subtera etaĝo, malŝlosis la fenestrojn kaj sukcesis savi aŭ kapti Povrinan, ĉar ŝi ja tute ne timas homojn. Sed Flavbruno kaŝis sin pro timo kaj ne eblis kapti lin. Post iom da vanaj provoj Liu Zijia lasis la fenestrojn malfermitaj, starigis ian eskalon, tiel ke la homtimema kato povu mem savi sin. Ŝia ideo funkciis kaj iom poste Flavbruno montris sin sub la ĉielo kaj iom maldika ol antaŭe.

 

    La katoj helpas min observi ankaŭ la ĉinan socion

 

    Oni povis denove vidi Povrinan kaj Flavbrunon kune. Jam estis januaro kaj frostis. En tia vetero Povrina ofte sunumis sin antaŭtagmeze apud sia dometo, kie ŝi povis ricevi la sunradiojn. Flavbruno ofte estis apude. Jen bona okazo por fari fotojn pri ili. Sed kiam mi alproksimiĝis al ili kun fotilo en la mano, Flavbruno tuj alarmiĝis kaj forkuris iom da distanco, dum Povrina tute ne zorgis kaj daŭre koncentriĝis al la sunumado.

 


"Ve, nian sunumadon ĝenas tiu ĉi homa ulo!" 

 

    Povrina kaj Flavbruno certe devas esti tre feliĉaj katoj, kiuj trovis trankvilan loĝlokon kaj ricevas zorgon kaj amon de multaj homoj, kiuj ŝatas la katojn. Ili donas al mi multe da ĝojo kaj konsolo, kaj ankaŭ okazojn por konatiĝi kun pliaj ĉinaj ka(t)maradoj. Mi devas danki la katojn ankaŭ pro tio: miaŭ dankojn! Tiamaniere daŭros mia observado, ne nur de la socio kata sed ankaŭ de la ĉina.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments