Poemo Plendo en printempo
Zhu Shuzhen (ĉ.1135 ~ ĉ.1180)
Plendo en printempo
—laŭ melodio Jianzi Mulanhua
Iri sola, sidi sola,
Kanti sola, eĥi sola, ankaŭ kuŝi sola.
=0/ =0/ =0/ =0/
=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/
Dum mi staras en ĉagreno,
Eta malvarmo min tuŝas senhelpa en spleno.
-0/ =0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/
Kiu vidis sed kun kono?
Pro larmoj da tualeto restas nur duono.
=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ 0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/
Turmentoj neniam ĉesas.
Sub frosta lampo teksi sonĝon mi ne sukcesas.
0=0/ 0=0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Ĉiumonate okazas pleniĝo de luno. La unua lunpleniĝo post la Printempa Festo okazas en la 15-a tago de la unua monato lunkalendare. Tio estas la tradicia Lanterna Festo por ĉinoj. Estas tre multe da poemoj pri la Lanterna Festo en Ĉinio, el kiuj la plej famaj estis du majstraĵoj, nome Vespere de la Dekkvina de la Unua Monato versita de Xin Qiji kaj Lanterna Festo de Ouyang Xiu. Tamen ne malmultaj homoj opinias,ke la aŭtoro de la dua poemo estis poetino Zhu Shuzhen.
Zhu Shuzhen (ĉ.1135 ~ ĉ.1180), kun literatura alnomo Ermita Klerulino, estis lokano de Qiantang (nuna Hangzhou de Zhejiang-provinco). Ŝi naskiĝis en bonstata familio de ŝtatoficisto. Ŝia patro iam funkciis en la okcidenta Zhejiang. Zhu Shuzhen montriĝis inteligenta ekde sia infanaĝo. Ŝi bone lernis klasikajn librojn, scipovante verki kaj pentri, precipe estis lerta en muziko kaj versado, tiel estis konata fama talentulino. Laŭ onidiro, ŝiaj gepatroj trudis al ŝi sentaŭgan pedelon edzo kontraŭ ŝia propra volo. Do ŝi vivis tre malfeliĉe post sia edziniĝo. Ŝiaj poemaroj titoliĝis Korŝiraj Versaĵoj kaj Korŝiraj Fiksformaj Poemoj, kies enhavo respegulis ŝian malfeliĉan geedziĝon.
En la unua strofo de tiu ĉi poemo ni jam povis vidi la tristan figuron de la poetino. En la unuaj du versoj legiĝis sinsekve kvinfoje la vorto “sola”. Tio sufiĉe esprimis la solecon ĉirkaŭ ŝi. Verŝajne “soleco” saturis en ĉia ago de ŝi. La tria kaj kvara versoj ne nur skribis pri ŝia soleco, sed ankaŭ pentras ŝin ĉagrenita malĝoja.
La dua strofo ankoraŭ pli akcente versis pri ŝia ĉagreniĝo. La demando “Kiu vidis kun kono?” daŭrigas dusenca: Kaj pri la “soleco” en la unua strofo, kaj pri la stato “Pro larmoj da tualeto restas nur duono” en la sekva teksto. La plej lastaj du versoj versis pri sia malsaniĝo pro malĝoja turmento ĝis sendormeco en dolora nokto.
Tiu ĉi poemo legiĝis natura, flua, glata kaj belsona. Kvankam mallonga, tamen kun nesimpla intrigo. La poetino mem verkis doloron el sia koro kun abunda sentimento kaj profunda senco, ja multe superis tiujn poemojn verkitajn role de viraj aŭtoroj.
Redaktoro: Hu Guozhu