El Popola Ĉinio>头条新闻>

La surluna veturilo Yutu de Ĉinio trafis problemon

| 2014-01-27
Bookmark and Share


La surluna veturilo Yutu de Ĉinio

 

    La 25-an de januaro la surluna veturilo Yutu de Ĉinio finis siajn taskojn en la dua "lun-tago" sur la luno kaj komencis sian "nokton". Frumatene de la 25-a de januaro, la veturilo starigis sian "ripozon" laŭ la ordono donita de sur la tero. Antaŭ tio, la sendilo Chang'e-3 jam "endormiĝis" en la 24-a de la sama monato.

 

    Vekiĝinte en la dua "lun-tago" la aparatoj de la sondilo Chang'e-3 ekfunkciis por okazigi antaŭaranĝitan esploradon. Sur ĝi la optika teleskopo observis la ĉielon kaj la transviola fotilo fotis la plasman tavolon de la terglobo, ili ambaŭ estas unuafojaj surlunaj esploradoj en la mondo. Krome la sendilo kaj la veturilo havigis inter ili provon de la komunikado UHF.

 

    La veturilo faris esplorojn kaj akiris riĉan datumon per radaro, fotilo kaj aliaj ekipaĵoj kiam ĝi veturis inter la antaŭfiksitaj punktoj sur la luno, sed antaŭ la duafoja "dormo", ĝi estis influita de la kompleksa ĉirkaŭstanco kaj trafis problemon sur la regilo. Nun oni faras koncernajn solvojn.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments