El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

La Junĉjo-metodo por natura orienta kuracado

| 2014-01-27
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Lastan novembron en Zaozhuang mi partoprenis la 10-an Ĉinan Esperanto-Kongreson, kiun ĉeestis multaj samideanoj el la tuta Ĉinio kaj el najbaraj landoj. Ĝi estis festa okazo neforgesebla precipe ĉar mi konatiĝis kun e-istoj simpatiaj kaj interesaj, unu el ili estas aparte menciinda, temas pri Junĉjo el Koreio.

 

    Junĉjo naskiĝis apud la monto JIRI Chon-buk en la jaro 1968. Li studis elektronikon en universitato. Nun, ekde 2008, li laboras en sia seula oficejo "Orienta Naturkuraca Instituto". Esperanton li eklernis en 1987 en urbo Chonju kune kun kelkaj aliaj lernantoj.

 

    Li ellaboris naturan metodon por kuracado kaj jen klarigas al ni pri kio ĝi temas.

 

    Kial vi esperantistiĝis?

 

    Tiam miaj ŝatokupoj estis radio, pasporta servo, skolto, fotado ktp. Tiutempe mi havis problemojn pri radio-kontaktoj kun azianoj pro la lingvaj baroj. Ni azianoj uzis la anglan lingvon mallerte en la etero. Tial ni havis malfacilaĵojn por bone interkomunikiĝi. Kaj mi sentis bezonon pri io, kio povus plifaciligi la interkomunikadon inter ni azianoj. Ĝuste tiam mi trovis la afiŝon sur la strato por la civitana Esperanto kurso de Korea Esperanto-Asocio. Kaj mi rekte iris al la lernejo kun granda intereso. Ekde tiam mi eklernis Esperanton kontentite pro la diversaj avantaĝoj, kiujn ĝi oferas. Fakte tiam Esperanto estis mistera mondo por mi.

 


Junĉjo ĉe la labortablo en sia Instituto 

 

    Kiam, kiel vi komencis interesiĝi pri alternativaj rimedoj, laŭnature, por kuracado?

 

    Mi eklaboris en Orienta Medicina Hospitalo ekde 2002. La hospitalo kuracis diversajn haŭtmalsanojn. Tiutempe foje mia fratino suferis pro serioza konstipo. Fine ŝi ricevis operacion por forpreni ŝian grandan inteston. Tiam ni familianoj estis ŝokitaj pro la terura rezulto kaj mi konsciis pri la limoj de la moderna medicino. Tiu ĉi evento estis komenca motivo por mi rilate la naturan kuracistan vojon.

 

    Ĉu viaj spertoj en Esperantujo influis viajn profesiajn elektojn?

 

    Kompreneble. Mi povis vojaĝi tra la tuta mondo pere de Esperanto pli komforte kaj pli efike. Mi povis introspekti min mem pere de vojaĝoj en Esperantujo. Kaj poste tiu ĉi vojaĝado influis mian vivon kaj ankaŭ mian profesian elekton. Mi povis larĝigi mian pensmanieron dank' al EO internaciaj renkontiĝoj. Ĉi tiuj spertoj ŝanĝis mian vivon, mi iĝis pli kaj pli saĝa.

 

    Kiel vi fariĝis natura kuracisto?

 

    Mi komencis naturan kuracon pro familia malsano. Mi studis en diversaj lernejoj malsamajn metodojn. Mi daŭre sekvis kursojn rilate akupunkturon kaj studis abelan akupunkturon, nervan kuracon, mensan energian kuracon, diversajn terapiojn mi ellernis. Nuntempe mi interesiĝas pri la diversaj kuracaj teorioj. Ni povus ekscii interesan regularon se ni perceptus nian korpon laŭ la orienta medicina teorio. Fine ni scios, ke nia korpo estas parto de la naturo kaj ĝi forte estas influita ekde kiam ni naskiĝis de naturo kaj klimato.

 

    Kiom da tempo vi bezonis por atingi konkretajn rezultojn?

 

    Ĉu ekzistas konkretaj rezultoj sur la medicina kampo? Ĉar ĉiam ĉe la rezulta tempo nova io aperis antaŭ mi por komenci nove. Ŝajne ni povas vidi pli multe kaj longe sur la pinto de monto ol sur la strato. Sed tamen, jam pasis 10 jaroj post mia unua paŝo en medicinan kampon.

 


La haketitaj kuracaj grenoj 

 

    Kio estas la kurac-rimedo per krudaj grenoj de vi prilaborita?

 

    La kurac-rimedo celas ekvilibri la du sangotubojn, kiuj direktas al la granda cerbeto. La granda cerbeto estas tre grava parto en nia korpo, kiu laboras rilate la tutan korpan sangocirkuladon, kontrolas hormonojn, aŭtomatan nervan sistemon, influas al imunecaro kaj enzimoj, pensado kaj decidado, memorado, agado kaj kontrolado de funkcioj de internaj organoj de nia korpo ktp. Do, nia korpa malsano signifas, ke la granda cerbeto havas problemon. Ĉikaze, la sangofluado al granda cerbeto ne estas ekvilibrita. Tiun ĉi malekvilibriĝon ni povas analizi per pulso-analizo kaj ni povas kontroli internajn organojn laŭ la orienta medicina teorio kun ok grenoj krudaj. La vivantaj grenoj krudaj havas fortan naturan energion. Per tiu ĉi energio nia korpo ekvilibriĝas. La ok grenoj krudaj havas siajn proprajn karakterojn fortajn. Tiu ĉi rakonto estas sur la orientaj medicinaj teorioj t.e. kvin elementaj regularoj.

 

    Kiaj pacientoj resaniĝis pere de via metodo?

 

    Mi povas doni kelkajn ekzemplojn:

 

    1. 50-jaraĝa virino, kiu ne povis fleksi sian unuan fingron. La hospitalo rekomendis operacion al ŝi, sed ŝi elektis naturan metodon kun grenoj krudaj. Dum tri monatoj ŝia unua fingro resaniĝis. Do, ŝi ne plu bezonas operacion.

 

    2. 20-jaraĝa virino, kiu havis haŭtan malsanon dumlonge. Ŝi vizitis orientan hospitalon kaj okcidentan hospitalon, sed ne sukcesis. Sekve ŝi akceptis la naturan kuracon pere de grenoj krudaj. Ŝi bezonis tri monatojn ankaŭ por resaniĝi tute perfekta.

 

    3. 70-jaraĝa japana virino, suferanta pro vertebra stenozo. Kuracisto proponis operacion en japana hospitalo, sed ŝi ne akceptis ĝin kaj ŝi komencis naturan nervan kuracon (kun kuracilo). Ŝia vertebra stenozo kuraciĝis pere de nerva kuraca metodo.

 


Junĉjo kontrolas la sangopremon al iu virino 

 

    Kiajn rezultojn ĝenerale vi povis rimarki?

 

    La krudaj grenoj estas unu el la plej fortaj metodoj en la originala natura kuraco. La ekvilibriĝo de sanga cirkulado de la granda cerbeto signifas, ke nia cerbo ordonas sanon al nia korpo. Ekde tiam niaj korpaj malsanoj rapide foriras.

 

    Kiajn avantaĝojn ĝi oferas?

 

    Oni ekscias sanigajn sciojn kaj metodojn dum tiu ĉi natura kuracado. Kaj ni komprenos kial niaj korpoj malsaniĝis per la kuracaj iradoj, kaj ni ekscios kion ni devas manĝi por gardi nian sanon dum la ĉiutaga vivo. Rezulte ni gajnos fortojn kaj sciojn, kiuj ekvilibrigos nian sanon.

 

    Kiajn reagojn vi ricevis de la scienca komunumo, oficiala kaj ne oficiala?

 

    Mi ankoraŭ ne klopodis kontaktiĝi kun la oficialaj organoj. Fakte nun mi disvolvas daŭre miajn kuracajn metodojn. Sed se mi havos okazon por komunikiĝi kun la organoj do, volonte mi faros tion kaj diskutos rilate nian kunlaboron. Tamen mi pliinteresiĝas pri sinceraj diskutoj rilate studtemon kun iu ajn organo ol laboraj temoj aŭ komercaj temoj. Lastatempe mi partoprenis la 2014 Vintran Esperanto-Studadon de LLG' (Libera Lernejo por Geknaboj) en Koreio.

 

    Tie mi prezentis al la ĉeestantoj mian naturan kuracan metodon (Junĉjo metodo) per la provo de grenoj krudaj. Mi ekvilibrigis iliajn sangocirkuladon sukcese kaj la reago venis rekte post tio, t.e. la malvarmaj manoj varmiĝis kaj peza kapo malpeziĝis. Tiele la rezulto venis repide. Do, ili kontentis pro la teorioj kaj provaj rezultoj.

 

    La rezulto estas tre valora, ĉar ilia sanga cirkulado multe pliboniĝis pere de natura metodo sen medikamentoj aŭ herbaĵo, kiuj havas tokson. Sed tamen la grenoj estas tute sekura natura sentoksa manĝaĵo.

 

    Ĉinio estas lando de antikvaj tradiciaj kurac-rimedoj, ĉu vi esploris pri ili? Kiel ili riĉigis vian konon?

 

    Ĉinio kaj Koreio estas radikaj landoj ĉe la orienta medicino de la antikva tempo. Multaj kuracaj metodoj troviĝas en Ĉinio probable. Sed tamen Koreio mem havas diversajn alternajn medicinojn ankaŭ. Mi eksciis pri la gravaj punktoj pere de la diversaj kuracaj teorioj, kiuj disvolviĝis memstare en Koreio. Mi havas grandan intereson ankaŭ pri la ĉinaj medicinoj. Mi scias, ke Ĉinio havas grandegajn receptarojn ekde la antikvaj tempoj. Ja vere ĝi estas por mi interesa kaj respektinda. Sed tamen mi serĉis alian metodon, kiun oni povas uzi simple kaj efike. Tiuvidpunkte mi klopodis kuniĝi inter efikaj teorioj kiuj troviĝas en korea medicina kampo. Tiu ĉi kuracan metodon mi nomas 'Junĉjo metodo'.

 


Dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso en Zaozhuang: okaze de la fakkunsido Junĉjo klarigas sian metodon per grenoj.

 

    Ĉu vi intencas diskonigi vian metodon en Ĉinio?

 

    La "Junĉjo metodo" celas naturan kuracan metodon, en kies centro estas la homo kaj la orienta medicina teorio. Sed tamen okcidentaj medicinaj teorioj estas ankaŭ akceptitaj grave. La kuraca irado celas sen doloroj sed originalan kuracon laŭ natura metodo.

 

    Ĉinio situas tre proksime de Koreio kaj du landoj reciproke vizitas multfoje. Kompreneble mi deziras ke mia kuraca metodo disvastiĝas en Ĉinio ankaŭ por sanigi malsanulojn. Mi deziras renkonti amikojn kiuj havas intereson pri mia temo.

 

    Aldone mia natura metodo tre efikos por infanoj kaj maljunuloj ankaŭ. La grenoj sen tokso tre harmonias al ili malfortaj kaj ĝi altigas imunecon. La grenoj krudaj plibonigas sangan cirkuladon de infana kapo kaj korpo. Tiel ilia memorkapablo kaj eltenpovo pliboniĝas.

 

    Se jes, kiamaniere? Ĉu vi opinias, ke la vigla ĉina esperantistaro povus kontribui por diskonigi vian metodon tra la ĉina popolo?

 

    Absolute jes! Lastatempe mi studis la ĉinan lingvon dum kelkaj monatoj. Ja la studo de la ĉina lingvo estis tre interesa al mi. Sed tamen mi sentis bezonon de tempo. Mi renkontis ĉinajn esperantistojn en 2013, unuafoje ĉe la Ĉina esperanto-Kongreso. Mi sentis varman koron de la ĉinaj esperantistoj same kiel koreo. Se estos venonta okazo mi dezirus partopreni ĉinan aranĝon denove. Mi deziras interkomunikiĝi kun ĉinaj aktivuloj esperantistaj.

 


 Dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso en Zaozhuang: post la fakkunsido, Junĉjo kune kun la ĉinaj esperantistoj 

 

    Kiajn projektojn pri esplorado aŭ kunlaborado vi havas rilate al la natura kuracado?

 

    Lastjare mi partoprenis francan Esperanto-aranĝon "Internacia renkontiĝo en Pluezek" rete. Ĉijare mi estis invitita partopreni la aranĝon por prezenti mian naturan kuracon kun grenoj krudaj dum unu monato dum la "18a internacia renkontiĝo en Pluezek" kaj en la Kastelo de Greziljon. Se mia plano harmonios kun SAT-kongreso, mi ankaŭ ĝin partoprenos.

 

    Tiujn ĉi provojn mi alte taksas. Mi havas intereson ekscii kiel ili akceptos mian azian metodon. Mi povos prezenti en tiuj lokoj kiel ni taŭge povas sanigi nin kaj kiel ni ĝuste povas kontroli la sangan cirkuladon de nia korpo.

 

    Mi vojaĝos tutmonden kun miaj talentoj kaj komuna lingvo Esperanto. Poste mi vizitos aliajn kontinentojn ankaŭ. Mi deziras renkonti multajn amikojn, kiuj havas intereson al mia metodo. Aldone mi deziras fari sistemon por interkomunikiĝi kun tiuj ĉi temoj per Esperanto virtuale aŭ reale.

 

    Se vi deziras ekscii pli da detaloj, bonvolu rekte kontakti Junĉjon:

    Skype: juncxjo - Reto: juncxjo@nate.com - Tel. +82 10 3411 1232

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments