El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Na gajnis sian duan grandan ŝlemon

| 2014-01-26
Bookmark and Share


Ĉina tenisistino Li Na 

 


 Li Na (meze) kaj Dominika Cibulkova ricevas trofeojn.  

 


Li Na kisas la trofeon.  

 

    La 25an de januaro en la Aŭstralia Turniro de Teniso Li Na venkis la slovakan adversulon Dominika Cibulkova per 2 kontraŭ 0, kaj tiel ŝi la duan fojon kroniĝis en la grandŝlema konkurso. Ŝi estas la unua azia sportisto, kiu ricevas titolon de la virina unuopa finalo en tiu ĉi konkurso, kaj ankaŭ la plej aĝa ĉampiono de la konkurso.

 

    Dominika Cibulkova enviciĝis en la 24a loko de la mondo. En la konkurso ŝi venkis Maria Sharapova kaj poste aliajn eminentajn sportistojn en la konkurso. Estis la unua fojo, ke ŝi avancis al la unuopa finalo de la grandŝlema konkurso.

 

    En la finalo Li Na rapide atingis bonan staton, kaj antaŭis per 2-0 en la unua matĉo, tamen Dominika Cibulkova sekvis kaj iom post iom egaligis la potentaron. En la dua matĉo Li Na regis la situacion kaj gajnis 6 sinsekvajn partiojn. Finfine ŝi la duan fojon kroniĝis en la gandŝlema konkurso.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments